Avantaĝigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Avantaĝigo estas ankoraŭ nestabila termino por delikto kiu konsistas en ricevi donacojn (monon, havaĵojn) por favori la interesojn de korpa aŭ morala persono ĉe publikaj potencoj aŭ ĉe entreprenoj de la socia ekonomio agantaj laŭ samaj aŭ similaj etikaj normoj kiel la publikaj potencoj. Alia nomo estas favorigo. Ĝi estas formo de korupto.

Por limigi tiun fenomenon, la jurisprudenco kaj la doktrino konsideras cetere ke la avantaĝoj eventuale interkonsentitaj aŭ promesitaj eĉ ne bezonas plenumadon de la favoro aŭ avantaĝo pro la influo de la promesinto por konsistigi la delikton. Tiurilate oni diras pri la avantaĝigo ke ĝi estas formala delikto.

En la franca punleĝo tiu delikto estas punata por aktiva aŭ pasiva avantaĝigo. Ĉiukaze ĝi estas punata per 10 jaroj da mallibereco kaj 150.000 eŭroj da monpuno. Komplementaj punoj konsidereblas kiel:

  • suspendo de la civitanaj, civilaj kaj familiaj rajtoj;
  • malpermeso, por daŭro de kvin jaroj aŭ pli, plenumi publikan oficon aŭ la profesian aŭ socian agadon en tiu aktiveco en kiu li faris la avantaĝigon;
  • afiŝado aŭ disvastigo de la jura decido farita en la kondiĉoj disponataj de la artikolo 131-35.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pietro Semeraro, I delitti di millantato credito e traffico di influenza, Milano 2000, Giuffre, (chapitre VII, Il traffico di influenza nell'ordinamento penale francese).

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « trafic d'influence -vl » el la franclingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.