Aŭdienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭdienco estas postinvita oficiala akcepto de vizitanto(j) fare de persono, kies socia rango estas multe pli alta ol tiu de la vizitanto(j). Dum la aŭdienco la invitinta persono dediĉas al la gasto(j) individuan aŭskultadon. La vorto aŭdienco devenas de la latina vorto "audire", kiu signifas "aŭdi". El tiu etimologio devenas ankaŭ simila vorto uzita en la hispana jursistemo por aludi jurisdikcion de granda regno (kaj ties jura sidejo) ekzemple en la hispanamerikaj kolonioj. Vidu ekzemple artikolon Real Audiencia de Quito.