Baŭksito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baŭksit)
Baŭksito.

La baŭksito estas alumini-erco, kiu konsistas precipe el la Al-mineraloj hidrargilito Al(OH)3, bemito kaj diasporo AlOOH, krome la Fe-oksidoj hematito kaj getito, la argilmineralo kaolinito kaj malgrandaj porcioj da anataso TiO2. Tiuj donas la kolorojn ĉu ruĝan ĉu flava ĉu bruna. Baŭksito enhavas krom sufiĉe da aluminio ankaŭ aliajn mineralojn en malgrandaj kvantoj, ekzemple vanadio, kromo, galiumo, nikelo, torio, berilio.

Ĝia nomo originas de ĝia unua troviĝejo Les Baux-de-Provence en suda Francio, kie oni malkovris ĝin en 1821.

La ĉefa utileco de la Baŭksito estas elhavi el ĝi Aluminion. Tamen enhavaĵoj da almiksitaj elementoj kiel kalcio, magneziosulfuro malhelpas la profiton industrian. Ankaŭ korundo estas produktita el baŭksito ĉar tiu ĉi oksido de aluminio troviĝas en kelkaj tipoj de baŭksito. La industrio de aluminio utilas por produktado de aviadiloj, tegmentoj kaj aliaj elementoj de konstruado, kuirujoj kaj aliaj kuiriloj, ktp. Por la produktado de aluminio el baŭksito oni bezonas grandan kvanton da elektro.

Baŭksito troviĝas en sufiĉaj kvantoj por elpreni ĝin mineje kaj industrie en Jamajko, Surinamo, Brazilo, Venezuelo kaj Gvineo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.