Monbileto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bankbileto)
Sovetia 25-rubla monbileto de 1961 kun profilo de Lenin
Monbiletoj kun montra valoro de 5000 da diversaj valutoj

Monbileto estas ambaŭflanke presita peco el paperoplasto, emisiita de valuta banko aŭ de ŝtato kiel laŭleĝa pagilo. Oni diras ankaŭ «bankbileto», nur «bileto» aŭ «papermono».

Monbiletoj ofte estas uzataj paralele al moneroj. Kutime oni uzas biletojn por altaj valoroj, metalajn monerojn por malaltaj.

Monfalsado kaj protekto kontraŭ ĝi[redakti | redakti fonton]

Ĉar monbileto apenaŭ havas materian valoron, ekzistas la problemo de monfalsado. Por malhelpi falsadon la emisiantoj uzas specialajn rekonilojn, ekzemple:

  • tre delikatan preson kun multaj detaloj
  • diversajn kolorojn
  • paperon kun metala fadeno
  • paperon kun akvomarko
  • travideblan plaston, en kiu estas fenestro (ne fotokopiebla)
  • detaloj dispartigitaj al la du flankoj de la bileto, tiel ke nur rigardante ĝin antaŭ lumo videblas la tuta objekto
  • spegulaj markoj (ne fotokopieblaj)
  • hologramoj (ne fotokopieblaj)

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La papero el kiu oni fabrikas la monbiletojn de eŭro estas centprocente el kotono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]