Bankroto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Averto ĉe montrofenestro pri fermo de vendejo pro ebla bankroto
Evoluo de bankrotoj en Germanio en 1970

Bankroto estas leĝe konstatita nepovo pagi siajn ŝuldojn. En tiu senco ĝi estas preskaŭ sinonimo de nesolventeco aŭ de pagĉesigo. En kelkaj landoj bankroto signifas aldone fraŭdon kontraŭ leĝoj, kiuj protektas kreditorojn okaze de nesolventeco.

En la plej multaj landoj ekzistas leĝoj pri bankroto, kiuj havas precipe tri celojn:

  • malhelpi, ke debitoro profitu el ŝajnigita nesolventeco aŭ provoku nesolventecon per nepravigeblaj ekonomiaj riskoj (ekz. certaj spekuladoj);
  • certigi, ke ĉiuj kreditoroj de nesolventulo egale aŭ en leĝe regulita rangordo profitu de la restantaj havaĵoj de la bankrotinto;
  • ebligi, ke bankrotinto liberiĝu de siaj ŝuldoj kaj havu la ŝancon je "nova komenco".

Deklaro de bankroto kutime signifas, ke

  • oficiala administranto transprenas la negocojn de la nesolventulo
  • la nesolventulo ne plu rajtas komerci aŭ disponi pri siaj posedaĵoj
  • unuopaj kreditoroj ne plu rajtas fari individuajn interkonsentojn kun la nesolventulo

Etimologio: La vorto bankroto devenas el la itala lingvo, en kiu banca rotta origine signifas "rompita (servo)tablo". Laŭtradicie la servotablon (banca) de nesolventa monŝanĝisto ("bankisto") oni rompis por indiki, ke li ne plu komercas.

Grandaj bankrotoj[redakti | redakti fonton]

Inter plej grandaj ŝokoj en la turisma merkato estis kolapso de la Thomas Cook Group, la plej malnova turisma firmao en la mondo, kiu la 23-an de septembro 2019 anoncis sian bankroton kaj tujan nuligon de ĉiuj flugoj kaj mendoj. En tiu momento la kompanio havis pli ol 100 aviadilojn, 9000 dungitojn kaj eksterlande troviĝis 150 mil ĝiaj klientoj, perdintaj siajn flugojn hejmen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]