Bido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bidoj
sasanida ornamita ora perlo el la 2-a ĝis 4-a jarcento

Bido (aŭ artefarita perlo) estas eta objekto kun truo en ĝi por fari kolierojn kaj braceletojn. Bidoj povas esti faritaj el multaj diversaj materialoj inkluzive ligno, vitro, kaj gemoj. La sciate plej malnovaj bidoj aĝas pli ol 100 000 jarojn.[1][2]

Bidoj estas produktataj el diversaj materialoj kaj per plej diversaj metodoj. Rezulto estu etaj, plej ofte rondaj, objektoj, kiuj kutime estas centre traboritaj por ke oni povu vicigi ilin je ŝnuro kaj porti dekore simile al sama uzo de veraj perloj. Krom esti portataj en formo de ĉeno, bidoj ankaŭ ofte estas dekore broditaj sur ŝtofojn.

Materialoj[redakti | redakti fonton]

Vitro
Vitraj perloj probable estas la plej grava speco de artefaritaj perloj.
Plasto
nuntempe supozeble ebligas la plej multfacetajn formojn.
Metalo
Ekzistas perloj el ŝtalo, arĝento, orokupraj alojoj, kiuj parte estas per oro aŭ arĝento kovritaj.
Vaksaj perloj
konsistas el etaj, delikataj kaj kavaj vitraj perloj, en kiujn de interne estas aplikitaj farboj (parte metalecaj, tiel ke ekestas spegula efiko) kaj fine la restanta kavaĵo estas plenigata per vakso. Tia speco de artefarita perlo dum la jaro 1656 estis inventita de la arta metiisto Jaquin.
Kokosnuksaj perloj
tre popularas en orienta Barato kiel juveloj. Ili similas al veraj perloj, havas glatan, laktokoloran surfacon, nur malforte brilas kaj troveblas en kavaĵoj interne de kokosnuksoj. Laŭdire ili precipe konsistu el karbonacida kalcio kaj iom da nitrogeno.

Tornitaj perloj[redakti | redakti fonton]

Bidoj interalie tornatas el la dentoj de dugongo, el alabastro, planta eburo, ligno kaj koraloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]