Burĝonado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La burĝonado (Gemmatio) estas formo de vegetativa reproduktado de primitivaj organismoj, tipo de neseksa reproduktado. Ĝi okazas ĉe unuĉeluloj, sed ankaŭ ĉe plurĉeluloj de bestoj kaj plantoj.

  • Ĉe bakterioj, burĝonado signifas neegalan ĉeldividon, kio okazas ĉe loka elkresko. La filina ĉelo (burĝono (zoologio)) estas pli malgranda ola la patrina ĉelo, male al ĉeldivido. Al la burĝonantaj bakeroj apartenas kelkaj akvaj kaj grundaj bakterioj.
  • Ĉe unuĉelaj burĝonaj gistoj (gisto) kaj plurĉelaj fungoj, la -post ĉeldivido - estiĝante protoplasto eliras tra poro la komunan ĉelmuron kaj fomas por si novan ĉelmuron, dum la alia protoplasto restas en la malnova ĉelmuro kaj fermas la poron. Oni rekonas la poron ĉe la gepatroj je t.n. cikatron. Ĉe askofungoj la konidioj, ĉe bazidiomicetoj (Basidiomycetes) la bazidioj kaj la sporoj estiĝas per burĝonado.
  • Ĉe plantoj estiĝas lokaj elkreskoj, kiuj pli-malpli deiĝas de la patrina planto.
  • plurĉelaj bestoj laĉas ĉelkompleksojn ĉe surfaco de la patrina individuo, tiel estiĝas filinaj individoj; se tiuj restas sur la patrina organismo, estiĝas kolonioj. Burĝonado okazas ĉe sponguloj (Porifera), kavobestoj (Coelenterata), muskobestoj (Bryozoa), tunikuloj (Tunicata) same kelkaj anelidoj (Naidinae).