Eŭrozono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭro-zono)
Eŭrozono
emblemo
flago
 EU-anoj en la Eŭrozono (20)  EU-anoj devigataj eniri en la Eŭrozonon (6)  EU-anoj kiuj ne estas devigataj eniri en la Eŭrozonon pro traktadoj (Danio)  Ne-EU-anoj kiuj uzas la eŭron konkorde kun la EU (4)  Ne-EU-anoj kiuj uzas la eŭron sen konkordo kun la EU (2)
  •  EU-anoj en la Eŭrozono (20)
  •  EU-anoj devigataj eniri en la Eŭrozonon (6)
  •  EU-anoj kiuj ne estas devigataj eniri en la Eŭrozonon pro traktadoj (Danio)
  •  Ne-EU-anoj kiuj uzas la eŭron konkorde kun la EU (4)
  •  Ne-EU-anoj kiuj uzas la eŭron sen konkordo kun la EU (2)
  • valutunio
    Komenco 1-a de januaro 1999 vd
    Retejo Oficiala retejo
    vdr
  •  EU-anoj en la Eŭrozono (20)
  •  EU-anoj devigataj eniri en la Eŭrozonon (6)
  •  EU-anoj kiuj ne estas devigataj eniri en la Eŭrozonon pro traktadoj (Danio)
  •  Ne-EU-anoj kiuj uzas la eŭron konkorde kun la EU (4)
  •  Ne-EU-anoj kiuj uzas la eŭron sen konkordo kun la EU (2)
  • Eŭrozono, ankaŭ nomata Eŭrospaco aŭ Eŭroareo, estas tiu parto de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio en kiu validas la monunuo eŭro. La eŭrozonon partoprenas (en 2023) dudek ŝtatoj [1] kun entute ĉirkaŭ 340 milionoj da loĝantoj: Aŭstrio, Belgio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Portugalio, Slovakio kaj Slovenio.

    La sep restantaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio (ankoraŭ) ne apartenas al la eŭrozono: Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Hungario, Pollando, Rumanio kaj Svedio.

    La ŝtatetoj Andoro, Monako, San-Marino kaj Vatikanurbo ne partoprenas la eŭrozonon, ĉar ili ne estas membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Tamen, pro duflankaj interkonsentoj kun EU ili rajtas - laŭ strikte limigita interkonsentita amplekso - uzi eŭron kiel sian monunuon, kaj stampigi proprajn eŭro-monerojn.[2]

    Krome, eŭro estas la valuto aŭ gvidvaluto en proksimume 30 pliaj regnoj aŭ ŝtatoj de regnoj. Kun ili, 40 regnoj kaj partoj de regnoj uzas la eŭron aŭ valuton dependan de la eŭro.

    La 1-an de januaro 2023, Kroatio iĝis la 20-a lando de la Eŭrozono.

    Kondiĉoj por aliĝi al la eŭrozono[redakti | redakti fonton]

    La decidon pri la unuaj eŭro-membrolandoj faris la Konsilio de la Eŭropa Unio la 3-an de majo 1998. Akceptitaj kiel membroj estis Aŭstrio, Belgio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Italio, Luksemburgio, Nederlando kaj Portugalio. Grekio en tiu momento ankoraŭ ne plenumis la EU-konverĝokriteriojn, sed estis aligita en 2000 kaj enkondukis la eŭron en la jaro 2001.

    Post la Eŭropuniaj plilarĝigoj en 2004 kaj 2007, novaj ŝtatoj eniris la eŭrozonon: Slovenio aliĝis la 1-an de januaro 2007, Kipro kaj Malto la 1-an de januaro 2008, Slovakio la 1-an de januaro 2009, Estonio la 1-an de januaro 2011, Latvio la 1-an de januaro 2014, Litovio la 1-an de januaro 2015, Kroatio la 1-an de januaro 2023.

    Danio postulis, antaŭ ol subskribi la Traktaton de Mastriĥto, esti sendevigita eniri eŭrozonon[3]. Ankaŭ Britio ne volis eniri ĝin antaŭ sia decido foriri EU-n.

    Svedio konscie lezis la konverĝokriteriojn por ne esti devigita enkonduki eŭron.

    Fontoj[redakti | redakti fonton]

    1. Membro-ŝtatoj de Eŭrozono (france). Arkivita el la originalo je 2010-08-10. Alirita 2022-09-02.
    2. Uzado de eŭro en kaj ekster EMU (france).
    3. René Leboutte. (2008) Histoire économique et sociale de la construction européenne (france).

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]