Ekzoforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En lingvistiko, ekzoforo estas aludo aŭ signado al io eksterlingvistika (ne en la teksto); ĝi kontrastas kun endoforo.

Ekzoforoj povas esti deiksaj, en kio specialaj vortoj aŭ gramatikaj indikiloj estas uzataj por aludi aŭ signi ion en la kunteksto de la diraĵo aŭ de la parolanto, aŭ de la alparolato. Ekzemple, pronomoj ofte estas ekzoforaj, per vortoj kiel ĉi tio, tio, tiu, tie, kiel en tiu seĝo tie for estas de Ludoviko dirata indikante la direkton de la signata seĝo.

Homoforaj aludoj, speco de ekzoforoj, ne estas afero de la gramatiko, sed anstataŭe ĝeneralaj terminoj kiuj ricevas specifan interpreton en specifaj sociaj kontekstoj. Ekzemple, en la Unuiĝinta Reĝlando, la Reĝino estas homofora aludo al la reĝino de la Unuiĝinta Reĝlando, dum en Nederlando la Reĝino estas homofora aludo al la reĝino de Nederlando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]