Epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Epoko[1]epoĥo laŭ lingvaĵo de historio estas grava periodo en evoluprocezo. Oni parolas pri epokoj en la (ĝenerala) homa historio kaj en la diversaj branĉoj de la arto, sed ankaŭ en aliaj kuntekstoj - baze en ĉio kio iel rilatas al kronologio. La vorto devenas de la greka "ἐποχή, epoĥe" = halto kun la signifo haltopunkto en la tempokalkulo, tio estas punkto kie komenciĝas io nova kaj grava.

Aliaj aplikoj[redakti | redakti fonton]

Epoko en komputado estas la tempo en kiu la prezento estas nula. Ekzemple, Unikso-tempo estas reprezentita kiel la nombro da sekundoj ekde 00:00:00 UTC la 1-an de januaro 1970, ne kalkulante supersekundojn.

Epoko en astronomio estas referenca tempo uzata por konsistenco en kalkulo de pozicioj kaj orbitoj. Ofta astronomia epoko estas J2000, kiu estas tagmezo de la 1-a de januaro 2000, Tera Tempo, difinita per la Internacia Astronomia Unio.

Epoko en Geologia temposkalo estas tempodaŭro, tipe en la dimensio de dekoj da milionoj da jaroj. La nuna epoko estas la Holoceno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]