Farbisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Farbado)
Carl Larsson: Miaj amikoj, ĉarpentisto kaj farbisto, 1909
Farbisto (Egiptio)

Farbisto estas metiisto, kiu profesie farbas meblojn, domojn ktp., do metas maldikan tavolon da farbo sur ili.

La ĉefaj laboriloj de farbistoj estas diversgrandaj penikoj kaj spongoj, per kiuj aplikeblas la farbo, dum la lastaj jardekoj ankaŭ pli kaj pli rulaĵoj kun sponĝaj surfacoj, kaj farboŝpruciloj.

La profesio farbisto estas diverse apartigita laŭ substancoj kovrataj: interne de domoj farbistoj ankaŭ respondecas pri la meto de tapetoj, kvankam ekzistas ankaŭ aparta subprofesio de tapetisto, ekstere de konstruaĵoj temas pri farbistoj de fasadoj, en iuj landoj farbistoj kovrantaj feron kaj ferajn konstruojn havas apartan nomon kaj se temas pri kovrado per lako, en iuj landoj tradicie rekoniĝis aparta subprofesio de lakisto (vidu la artikolon pri lako). En la 20-a kaj 21-a jarcentoj, specialiĝis aparta profesio de lakistoj pri motoraj veturiloj (aŭtoj, kamionoj, busoj, aviadiloj, ŝipoj ktp). Tiuj veturilaj lakistoj kutime uzas ne penikojn aŭ spongojn, sed ŝprucigilojn kaj laboras en aparte fermitaj laborejoj kun maskoj por spirado, ĉar gutoj de lakoj ŝpruce aplikataj longe ŝvebas en la aero.