Februaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

februaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29
aranĝo de 2024
tagoj

Februaro (latine Februarius) estas la dua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 28 tagojn, krom en superjaro kiam ĝi havas 29. Ĝi nomiĝas por Februus, la romia dio de purigo. Februaro kaj januaro estas la lastaj monatoj aldonitaj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo.

Februaro estas monato de la vintro en la Norda hemisfero kaj de la somero en la Suda hemisfero. La signoj de la Zodiako en februaro estas Akvisto (= Amforo) kaj Fiŝoj.

Februaro venas post januaro kaj antaŭ marto.

Februaro komenciĝas per la sama semajntago kiel marto kaj novembro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aŭgusto.

Februaro
el hor-libro de la duko de Berry
Karnavalo

Historio kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

La nomo de la monato venas de la latina vorto februare, kio signifas "purigi" aŭ "kuracilon kontraŭ eraroj" ĉar en la romana kalendaro februaro estis la periodo de purigaj ritoj, okazigita honore al la etruska dio Februus kaj la romia diino Febris, kiuj kulminis la 14an; laŭ Varrone la termino devenas de la Sabina februm, purigo.

Ĉi tiu pagana festo poste ŝajne kunfandiĝis en la kristanan kulton honore al Sankta Febronia; poste tamen oni ŝanĝis la datojn, kaj la 14an de februaro oni dediĉis al Sankta Valenteno, (kaj Sankta Febronia estis transdonita al la 25an de junio, sed kompreneble la nomo Februaro restis... al Februaro).

Kune kun januaro februaro estis la lasta monato aldonita al la kalendaro, ĉar la romana civilizo konsideris vintron periodo sen monatoj. Laŭ la mitoj, estis Numa Pompilius, en 700 a.K., kiu enmetis ambaŭ por adapti la sunan jaron al la kalendaro: la originala februaro enhavis 29 tagojn (30 en salto) . Aŭgusto poste forigus tagon en februaro por aldoni ĝin al la monato en sia nomo, Aŭgusto, (renomita de Sekstila), tiel ke la monato dediĉita al Julio Cezaro , Julio, ne estis pli longa ol tiu dediĉita al si. Ĉi tiu fakto, pruvita nur de kelkaj necertaj fontoj, estas pridisputata de multaj historiistoj, kiuj kredas pli verŝajna, ke februaro estis de 28-taga jam de la komenco.

Februaro estis la lasta monato de la romia jaro, (kiu komenciĝis en marto). Ĉar la antikvaj kalendaraj kalkuloj estis malprecizaj, romiaj pastroj foje enmetis intermonaton, Mercedonius, post februaro, por reĝustigi la sezonoj.

Historiaj nomoj por februaro estas la anglosaksa Solmoneth ("monato da koto"). En la malnova japana kalendaro, la monato nomiĝas Kisaragi (如月, 絹 更 月 aŭ 衣 更 月, kiu laŭvorte signifas "la monato de vestoŝanĝo"). Alia japana nomo estas Mumetsuki (梅 見 月, kiu laŭvorte signifas "la monato en kiu la prunfloroj vidiĝas") aŭ Konometsuki (木 目 月, "la monato en kiu la arboj ekhavas novan vivon"). En la finna, la monato nomiĝas helmikuu, "monato de la perlo".

Februaro estas konata kiel "Monato pri Nigra Historio" en [[Usono] kaj Kanado, por festi la gravecon de homoj kaj eventoj en la historio de la afrika diasporo. Ĝi estas festata ĉiujare en Usono kaj Kanado dum februaro kaj en Britio en oktobro. Ĝi estis inventita en 1926, kiam historiisto Carter G. Woodson kaj la asocio ASALH anoncis, ke la dua semajno de februaro nomiĝos "nigra historio-semajno". Ĉi tiu semajno estis elektita ĉar ĝi inkluzivis la naskiĝtagojn de Abraham Lincoln kaj Frederick Douglass.

Laŭ astrologio, februaro komenciĝas per la suno en Akvisto kaj finiĝas per la suno en Fiŝoj, sed astronomie ĝi fakte komenciĝas per Kaprikorno kaj finiĝas per Akvisto.