Fingrospuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fingrospuro sur papero

Fingrospurofingropremaĵo estas spuro postlasita de la homaj fingroj sur iom glata surfaco. Tia spuro povas servi por identigi la tuŝinton, precipe en okazo de krimo.

La procedo identigi la lasinton de fingrospuro nomiĝas daktiloskopio; ĝi estas biometria metodo de identigo. La papiloj de la homaj fingroj estas malsamaj inter diversaj homoj, tiel ke ili sufiĉe klare identigas homon. Eĉ ĝemeloj havas malsamajn papilo-skemojn, ĉar la papiloj kreskas laŭ hazardo, sed ne ŝanĝiĝas ĉe plenkreskaj homoj.

Fingrolinioj servas ankaŭ por re-identigi homojn, kiuj lasis spuron identigante sin. En kelkaj landoj necesas deponi fingrospuron por ricevi legitimilonpasporton. Oni tiel esperas pli klaran re-identigon ol per foto aŭ subskribo.

Ekzistas fingrospuraj sensiloj, per kiuj komputiloj povas mezuri fingrospurojn. Tia mezurado povas anstataŭi identigon per pasvorto.