Floko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
muŝoamanitoj kun blankaj "tufoj"

Floko laŭ PIV estas peceto, tufeto el maldensa kaj malpeza materialo, kiu balanciĝas en aero, malrapide falante. Ekzemple povas temi pri tufoj de lano (Kabe), tufoj de neĝo (Zamenhofo), tufoj de fulgode vato.

Analogie, oni parolas ankaŭ pri tufoj da sapo (por lavado de delikataj ŝtofoj), tufoj de avenode maizo (por kaĉoj). Laŭ la aspekto, oni ankaŭ nomas iujn biologiajn fenomenojn, kiuj tufe aspektas, per la vorto: Ekzemplo estas la blankaj flokoj sur la krome ruĝaj ĉapoj de la veneneta fungo muŝoamanito.

En Esperanto la vorto ne aparte ofte uzatas, ĉar laŭ neformala lingvo-uzo en multaj kazoj oni povas pli-malpli esprimi la fenomenon simple per aldono de la sufikso "-ero" al la koncerna materialo (ekzemple lanero, neĝero, polvero). Tamen principe ero estu plej eta unuo de materialo, kaj floko estu malgranda amasiĝo, do iom pli granda aĵo. Neĝofloko do estas "nubeto" el pluraj kunteniĝantaj neĝeroj, kaj polvofloko eta amasiĝo de pluraj polveroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]