Fobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fobio (de la greka φόβος "timo") estas abnorma, persista timo de situacioj, objektoj, agadoj aŭ personoj. La ĉefa simptomo de tiu ĉi afekcio estas malmodera kaj malracia deziro eviti la timatan objekton. Fobiulo estas homo kun tia psika perturbo, nome homo kun psika perturbo, karakterizata de intensa angoro rilate lok-situacion, socian situacion aŭ difinitan objekton, kun deviga emo tion eviti kaj kun sento de la malplivaloro, ekz. gejfobiulo, aerofobiulo, akvofobiulo, seksofobiulo, anglofobiulo, esperantistofobiulo, ktp.

La vorto fobio estas ankaŭ uzata en ne-medicinaj sencoj por ĉiaj antipatioj. Aperis alta nombro de neologismoj kun sufikso -fobio, kiuj ne estas fobio laŭ la klinika senco, sed pli vere priskribas negativan sintenon al io.

Diversaj fobioj[redakti | redakti fonton]

Al la plej konataj fobioj apartenas ekzemple

Fobioj povas temi eĉ pri diversaj mensaj konceptoj kaj preskaŭ ne rilati al iuj fizikaj objektoj. Ekzemplo de tiaj fobioj estas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]