Forkego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forkego apud kompoŝta korbo

Forkego estas longa agrikultura ilo, konsistanta el ligna bastono kaj metalaj dentoj ĉe unu ekstremo. Ĝi estas uzata por kolekti fojnon, pajlon kaj stalan sterkon. Historie oni uzis ankaŭ forkegon tute faritan el ligno.

Forkego kutime havas kvar longajn dentojn, sed oni povas trovi ankaŭ aliajn. La dudenta forkego estas ofte uzata por kolekti kubojn da presita pajlo, la tridenta ankaŭ utilas por kolekti fojnon. La kvardenta forkego estas universala kaj uzebla por kolekti sterkon.

Ekzistas terpom-forkego por "ŝoveli" terpomon. Tiu forkego havas 8-10 longajn dentojn kun globeto ĉefine, por ne damaĝi la terpomon.

Diabloj aperas tradicie en bildoj portantaj tridentajn forkegojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]