Fulana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fula lingvo)
Fulana lingvo
Mapo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
Senegambian • niĝerkonga lingvaro
Parolantoj 24 000 000
Skribo latina alfabeto, Ajami script, Adlam
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ff
  ISO 639-3 ful
  Glottolog fula1264
Angla nomo Fula
Franca nomo peul
vdr
Kelkaj afrikaj lingvoj i.a. la fulana.

La fulana lingvo (ankaŭ kelkfoje fulba lingvo[1] aŭ en la propra lingvo Pulaar[2]) estas lingvo de Okcidenta Afriko, parolata de la fulanoj en Gambio kaj Gvineo, de la fulanoj en Kameruno kaj en Sudano. Ĝi estas parolata ankaŭ kiel unua lingvo de la tukuloroj en la valo de la rivero Senegalo kaj kiel dua lingvo de popoloj en aliaj areoj. Entute 40 milionoj da homoj parolas la fulanan[2].

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

La fulana apartenas al la atlantika branĉo de la niĝerkonga lingvaro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La fulana havas reputacion esti komplika, sed vere ĝi estas sufiĉe regula (malmultaj esceptoj aŭ "malregulaj" formoj).

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La fulana estas bazita sur verbo-substantivaj radikoj, el kiuj devenas verbaj, substantivaj kaj modifigaj vortoj. Ĝi uzas ankaŭ Infiksojn (silabo enmetita meze de vorto, fakte post la radiko kaj antaŭ la finaĵo) por modifi la signifon.

Klasoj de substantivoj[redakti | redakti fonton]

Estas ĉirkaŭ 25 klasoj de substantivoj (ties nombro povas varii iomete laŭ diferencaj dialektoj).

Voĉoj[redakti | redakti fonton]

La verboj en la fulana estas kutime klasitaj laŭ 3 "voĉoj" (escepte en Adamava Fulfulde): aktive, meza kaj pasiva. Ne ĉiu radiko povas esti uzata en ĉiu voĉo. Kelkaj verboj de meza voĉo estas Refleksivoj.

Komuna ekzemplo de tiuj verboj el la radiko loot- (lav-) estas jenaj:

  • lootude - lavi (ion)
  • lootaade - lavi (sin)
  • looteede - esti lavita

Ŝanĝo de konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Alia eco de tiu ĉi lingvo estas la ŝanĝo de komenca konsonanto inter la formoj de singularo kaj pluralo de substantivoj kaj verboj (escepte en Pular, kie ne estas ŝanĝo en konsonantoj en verboj, nur en substantivoj).

Simpligita skemo estus jene:

  • b <-> mb <-> w
  • c <-> s
  • d <-> nd <-> r
  • g <-> ng <-> w
  • h <-> k
  • j <-> nj <-> y

Pronomoj[redakti | redakti fonton]

La fulana havas inkludantajn kaj ekskludantaj pronomojn de la unua persono.

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam estas multnombraj dialektoj de la fulana lingvo, ĝi estas kutime konsiderata kiel ununura lingvo. Wilson (1989) asertas, ke "longdistancaj veturantoj neniam trovas komunikadon malebla," kaj Ka (1991) konkludas, ke spite la geografian amplekson kaj la dialektan variadon, Fulfulde estas ĉefe kaj fundamente unu lingvo.[3] Tamen, tradukistoj de la Biblio supozas, ke almenaŭ oni bezonas 7 diferencajn tradukojn por fari ĝin komprenebla por ĉiuj parolantoj de la fulana, kaj etnologoj konsideras kelkajn el la variantoj kiel separatajn lingvojn:

Orientocentra[redakti | redakti fonton]

Fulfulde, Orienta Niĝero (Niĝero)

Fulfulde, Centrorienta Niĝero (Niĝero)

Fulfulde, Niĝeria (Niĝerio)

Orienta[redakti | redakti fonton]

Fulfulde, Adamava, fub[redakti | redakti fonton]

  • 700.000 parolantoj en Kameruno (1993)
  • 128.000 en Ĉado (1993)
  • 90.000 en Sudano (1982)

Fulfulde, Bagirmi, fui[redakti | redakti fonton]

Okcidentocentra[redakti | redakti fonton]

Fulfulde, Maasina, ffm[redakti | redakti fonton]

  • 900.000 parolantoj en Malio (1991)
  • 7000 parolantoj en Ganao (1991)

Fulfulde, Borgu, fub[redakti | redakti fonton]

  • 280.000 parolantoj en Benino (2002)
  • 48.000 parolantoj en Togolando (1993)
  • parolata ankaŭ en Niĝerio

Pular[redakti | redakti fonton]

Oni donas ankaŭ alternativajn nomojn kiel Futa Ĝalon (kio estas fakte la nomo de la regiono kie ĝi estas parolata).

  • 2.550.000 parolantoj en Gvineo (1991)
  • 50.000 parolantoj en Malio (1991)
  • 136.000 parolantoj en Senegalio (2002)
  • 178.000 parolantoj en Sieraleono (1991)

Pular estas oficiala regiona lingvo en Gvineo, kaj multaj parolantoj estas unulingvaj. La lingvo prunteprenis multe el la araba kaj la franca, sed ankaŭ el la angla, portugala, malinka, susu, volofa kaj aliaj.

Okcidenta[redakti | redakti fonton]

Pulaar[redakti | redakti fonton]

Maŭritanio, Senegalio kaj Gambio

Skribado[redakti | redakti fonton]

Latina alfabeto[redakti | redakti fonton]

Por skribado estas uzata la latina alfabeto, sed la fulana uzas la jenajn aldonajn specialajn literojn por distingi signife diferencajn sonojn: Ɓ/ɓ, Ɗ/ɗ, Ŋ/ŋ, Ɲ/ɲ, Ƴ/ƴ (i.e. imploda B, imploda D, velara N [sonoj kiel "ng" en la angla "king'], palatala N, ejektd Y). La apostrofo ʼ estas uzata kiel gorĝa halto. En Niĝerio ʼy anstataŭas ƴ, kaj en Senegalio la litero ñ estas uzata anstataŭ ɲ.

fulana alfabeto[redakti | redakti fonton]

a, aa, b, mb, ɓ, c, d, nd, ɗ, e, ee, f, g, ng, h, i, ii, j, nj, k, l, m, n, ŋ, ny (or ñ or ɲ), o, oo, p, r, s, t, u, uu, w, y, ƴ

La literoj q, x, z estas uzataj en kelkaj kazoj por prunteprenitaj vortoj. En la pulana de Gvineo (Pular) estas aldona litero - ɠ - estas parto ankaŭ de la ortografio.

Araba skribado[redakti | redakti fonton]

La fulana estis skribita ankaŭ en la araba alfabetoAjami ĝis la eŭropa koloniigo. Tio daŭras iagrade kaj ĉefe en kelkaj areoj kiel Gvineo.

Alfabeto ADlaM[redakti | redakti fonton]

La gvineaj fratoj Ibrahima kaj Abdoulaye Barry kreis propran alfabeton por la lingvo fulana (Pulaar), lingvo parolata de 40 milionoj da fulanoj en Okcidentafriko, ĉar ĝi neniam havis propran alfabeton. Tio signifis ke la poemoj, kantoj, menuoj, leteroj kaj retpoŝtoj de la fulanoj estis ĉiuj skribitaj per aliaj alfabetoj kaj popolo kiu ne povas komuniki ciferece per alfabeto, kiu reflektas la propran lingvon, ne nur uzas aliajn skribsistemojn, sed iam ankaŭ aliajn lingvojn. Tial la du fratoj, Ibrahima (14-jaraĝa- kaj Abdoulaye (10-jaraĝa), komencis ekde 1989 inventi alfabeton por helpi konservi la fulanan kulturon: ADLaM, akronimo kiu uzas la unuajn kvar literojn de la alfabeto kaj kiu signifas "Alkule Dandayɗe Leñol Mulugol", aŭ "la alfabeto kiu protektas la homojn kontraŭ malapero"[2].

Laŭ Abdoulaye Barry ĉiu, kiu ne scipovas legi aŭ skribi en la franca, estas konsiderata analfabeta en iuj partoj de Afriko, precipe tiuj kun kolonia heredaĵo kiuj volas regi la popolon farante la registaran komunikadon en lingvo, kiun pli ol tri kvaronoj de la loĝantaro ne komprenas[2].

Ene de ses monatoj ili ellaboris funkciantan manuskripton: 28 literoj, skribitaj de dekstre al maldekstre, kiel en la araba. La knaboj kundividis sian alfabeton kun iu ajn, kiu montris intereson. Ili transskribis librojn, ellaboris broŝurojn kaj organizis klasojn[2]. La skribo estis intertempe akceptita de la konsorcio de Unikodo kaj de Microsoft[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rimarko : Estas diversaj nomoj uzataj por tiu ĉi lingvo, same kiel por la Fulaoj. Ili nomas sian lingvon PulaarPular en la okcidentaj dialektoj kaj Fulfulde (prononce kiel la angla esprimo full-full-day) en la centraj kaj orientaj dialektoj. Fula(h) kaj Fulani devenas origine el la Mandinga kaj la Haŭsa, respektive; Peul de la franca por la Volofa. Vidu ĉi tie por pliaj nomoj kiun oni donas al tiu lingvo..
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 (en) Can an alphabet save a culture?, Unlocked, Microsoft.
  3. "...malgré son extension géographique et ses variations dialectales, le fulfulde reste une langue profondément unie." Ka, Fary. 1991. "Problématique de la standardisation linguistique: Le cas du pulaar/fulfulde." In N. Cyffer, ed., Language Standardization in Africa. Hamburg: Helmut Buske verlag. Pp. 35-38.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arnott, David W. (1970). The nominal and verbal systems of Fula. Oxford: Clarendon Press.
  • Wilson, W. A. A. (1989). Atlantic. In John Bendor-Samuel (Ed.), The Niger-Congo Languages, pp. 81–104.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]