Fundamenta kapitalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fundamenta kapitalo estas la minumuma monsumo, kiu necesas por fondi kaj ekfunkciigi kapitalan entreprenon. En pli mallarĝa senco ĝi estas la eka kapitalo de la kapitalasocioj (Akcia Kompanio) kaj la kooperativoj, kiujn ili formas per emisio de akcioj aŭ per subskripcio de partokuponoj.

Ĉe la socialismaj entreprenoj oni enkondukis la nocion „eka posedaĵo” pro politikaj kialoj. Tio fakte signifis la samon kiel la fundamenta kapitalo.

La minimuman sumon kaj aliajn kondiĉojn por la fundamenta kapitalo regulas la naciaj leĝoj.

legu: nominala kapitalo, ...