Gagato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antikvaj braceletoj de gagato.

Gagato estas varianto de lignito. De koloro nigra kaj brila, ĝi devenas de familio de arboj de jurasio kiu ekstingiĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, samtempe kiel la Dinosaŭroj, laŭ sciencaj studoj pri la deveno de tiu fosilio ekonomie altvalora.

Ĝis antaŭ nelonge oni supozis, ke gagato devenis nur el specio de Araucaria, sed ĵusaj pristudoj de Paleobotaniko realigataj de la Universitato de Oviedo pruvis, ke vere ĝi devenas el diversaj specioj kaj ne nur de Araucaria sed ankaŭ de la Protopinedoj. Nuntempa similaĵo estus kiel Kupreso.

Ĝi estas kompakta, milda al tŭado, malpeza kaj sufiĉe dura (inter 3 kaj 4 en la Mohs-skalo), ĝi rompiiĝas konkoide kaj post striado la koloro estas malhelbruna. Ĝi ardas produktante multe da fumokaj odoron bituminecan kaj foje fetoran. Ties denseco varias inter 1,2 kaj 1,3 g/cm³.

Gagato estas tre fragila materialo, kaj pro tio ties forpreno estis ĉiam manfarita kaj ne tiom industrie. La tajlado estas malfacile kiam oni klopodas tajli detalegajn skulptajoxjn. Tiu cirkonstanco alportis al la arto de gagatojuvelado malgrandan kampon espriman. La iloj por tajlado estas fajlilo kaj tornilo, kiuj per taŭga polurado donas brilegon kiu ne foriros dum longa tempo.

Ĝi estas formita de heterogena miksaĵo de karboneca organika materialo kaj minerala materialo, konsistanta ĉefe el vitrinito, organika komponaĵo devenanta el lignino, celulozo kaj aliaj, estantaj en vaskulaj plantoj kun semoj.

Gagato en antikveco[redakti | redakti fonton]

En antikveco oni nomis ĝin succinum nigrum en la latina, similigante ĝin kun sukcenosuccino, kun kio ĝi aperas ofte asociita. Ankoraŭ hodiaŭ, kelkaj juvelkomercisto nomas ĝin "nigra sukceno". Oni nomis ĝin ankaŭ Lapis Gagates (gagata ŝtono), ekzemple tion faris la naturalisto Plinio kaj Isidoro de Sevilo, kiu en sia verko Las Etimologías, eksplikas la kialon: “Gagato estas ŝtono trovita unuafoje en Likio, Malgrand-Azio (Turkio) kiu estas forlanĉita al la bordo de la rivero Gagas, kaj de tie devenas la nomo; estas multaj en Bretonio. Ĝi estas nigra ŝtono, ebena, milda kaj ardas ĉe fajro. La skribaĵoj faritaj per la koto de tiu roko ne estas forviŝeblaj...”

Uzado[redakti | redakti fonton]

Oni uzas ĝin en juvelarto por fari aĵojn de granda beleco, pend-juvelojn, kameojn, kolumojn, ringojn, kune kun materialoj kiel noblaj lignoj, gemoj aŭ duonnoblaj gemoj kaj noblaj metaloj. El la plej grandaj pecoj oni faras skulptaĵojn. Dum jaroj oniuzis ĝin kiel talismano.

Ĵuse oni trovis Gagaton en restaĵoj de la neolitiko, en tumuloj kaj sub dolmenoj; en kelkaj el ili oni trovis pli da cent bidojn da gagato, kio pruvas, ke tiu fosilia lignaĵo estis jam tiam valora posedaĵo al ki oni supozis certan protektan karakteron jam antaŭ miloj da jaroj. La gemos de gagato estis valoraj inter la Egiptanoj, Fenicoj, Etruskoj, Romianoj kaj la Vikingoj, kvankam la bido plej antikva aperas en pend-juvelo de gagato en la Kovo Caldas en Oviedo-, en nivelo apartenanta al la Supra Solutrensa Epoko, datebla ĉirkaŭ la 17.000 AN (antaŭ nuntempo), tio estas 15.000 jaroj antaŭ Kristo.

Deveno[redakti | redakti fonton]

La plej bonkvalita Gagato en la mondo estas tiu de Whitby en Britio kaj tiu de Asturio en Hispanio inter Gijón kaj Ribadesella, de kie oni eksportas ĝin al Britio ekde antaŭ jarcento. Aliaj tipoj de gagato devenas el Teruel en Hispanio, el Francio, Germanio kaj Turkio en Eŭropo, krom el Usono kaj Venezuelo en Ameriko.

Eksteraj ligoj (Hispanlingvaj)[redakti | redakti fonton]