Garbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon garbo (matematiko).
kolekto kaj kunmeto de garboj en olea pentraĵo el la jaro 1607
garbo de spelto

Garbo estas laŭ la vortaro PIV

  1. fasko da falĉita greno aŭ detranĉitaj vegetaĵoj (ekzemple fojno, pajlo, kanofloroj)
  2. aro da longaj aĵoj (komparu la citaĵojn de L. L. Zamenhof: "garboj da rapidaj, oraj, blindigantaj radioj" kaj "tiuj pensoj, kvazaŭ garbo da fulmoj, trakuris la kapon de Marta").

Rilataj vortoj[redakti | redakti fonton]

Garbaro estas amaso da garboj, dum rikolto de greno provizore lasitaj sur la kampo (komparu la vorton stako).

Garbejo en agrikultura bieno estas neloĝata konstruaĵo, ofte el ligno, uzata por stokado, aparte de la rikoltitaj garboj de grenoj.

Garboj en kulturo[redakti | redakti fonton]

La garboj estis uzataj tradicie en la historio de pentrarto kiel simbolo de la rikolto kaj la feliĉa somera sezono de laboro kaj enspezo, do rilata kun festoj kaj riĉeco.

La romiana fasces estis unue romia simbolo kaj poste la blazono de la Partito Nacionale Fascista. Ĉi tie sur la flago kaj la sigloj.

La vorto faŝismo por la politika movado de Benito Mussolini etimologie devenas de la itala vorto fascio (en latina: fascis), kio signifas garbo. La garboj aŭ fasci estis uzataj de antikvaj romiaj liktoroj kiel simbolo de la laŭleĝa povo kaj de la uniigo inter civitanoj, kaj de tie pasas al multaj politikaj movadoj, ĉefe dekstraj aŭ bazitaj sur agrikultura idearo.