Garnituro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Garnituro laŭ NPIV[1] estas aro da samspecaj aŭ samcelaj objektoj, kiuj prezentas unu tutaĵon, komplekson, sortimenton: ekzemple garnituro de kameno (horloĝo kun vazoj ktp), de skribotablo (skriboplato, inkujo, sorbilo, tondilo ktp); garnituro por la ungoj (fajliloj ktp); garnituro de manĝilaro; garnituro da butonoj por robo, da boltiloj. Kaj tio kondukas al sinonimoj ensemblo, kompleto, serio. Kiel videblas en kelkaj ekzemploj, povas temi pri ilaro aŭ ornamaro.

Laŭ Francisko Azorín garnituro estas Akcesoraĵo por ornami; ornama garnaĵo.[2] Li indikas etimologion el germana warnon (aldono),[3] kaj li aldonas terminon garnituri, por almeti garnituron; orname garni.[4] Laŭ tio, por etendo, oni uzas tun terminon ĉefe por aldona ornamo koincide kun ĝia deveno.

Tiele garnituro povas aludi al jeno:

  • Mekanika garnituro, kiu sekurigas la apartecon inter turniĝanta kaj senmova peco, evitante troan frotadon.
  • Garnituro de bremsado, kiu plibonigas la frotadon inter moveblaj pecoj.
  • Garnituro, en kuirarto, por manĝeblaj (aŭ ne) elementoj, celantaj plibonigon de la estetiko aŭ la kvalito de plado.
  • Garnituro, en vestaro kaj por tendo en arkitekturo, aldonaĵo celanta plibeligon aŭ plikomfortigon de vesto aŭ ejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 22an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 81.
  3. Azorín, samloke.
  4. Azorín, samloke.