Globkrajono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Globskribilo)
Globkrajono

Globkrajono estas inka skribilo, kiu almetas inkon al papero per turniĝanta globeto en sia pinto. La inko preskaŭ tuj sekiĝas post kontakto kun la papero. Pro siaj malalta kosto kaj facila uzeblo, globkrajonoj preskaŭ tute anstataŭis skribplumojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Globkrajono - dukolora BiC Italy (BiC Italio)

Hungaro László Bíró, eldoninto de ĵurnalo, dum unu vizito en presejo rimarkis, kiel rapide sekiĝas ĵus presita farbo. Li venis al la ideo, ke tiu rapide sekiĝanta inko taŭgus kiel plenigaĵo por fontoplumo. Sed tiu ĉi densa inko ne fluis tra la skribilo. Tial Biro decidis anstataŭigi metalan skribilpinton ĉe sia skribilo per lagreto. Kiam oni movis skribilon sur la papero, la globo turniĝis prenante el provizujo inkon, kiu poste represiĝis sur paperon. Sed tiu ĉi principo de globkrajono ne estis nova. Ĝi estis patentita jam en la jaro 1888 de John J. Loud por markado de ledo, sed ĝi ne estis komerce uzata. Biro unuafoje patentis sian krajonon en la jaro 1938. En la jaro 1940 li fuĝis kun sia frato al Argentino. Tie li la 10-an de junio de 1943 denove patentigis sian krajonon. Oficiston de brita registaro, kiu estis tiutempe en Argentino, ekinteresis tio, ke la krajono de Biro skribas ĉe ajna supermara alteco, ĉar ĝin influas nek premo de la aero nek aliaj atmosferaj ŝanĝoj. Tuj li kaptis la ideon disponigi ĝin al navigaciistoj en aviadiloj. Brita registaro aĉetis la patenton kaj do en la jaro 1944 oni komencis fabriki la krajonon de marko Biro por RAF. En Argentino Eterpen Company komerce uzis krajonojn. En majo de 1945 Biro Eversharp Co akiris ekskluzivajn rajtojn pri globkrajonoj . Kaj ĝi enkondukis ilin en la merkaton sub la komerca marko Evershap CA.

pinto de globkrajono

Milton Reynolds, komercisto el Chicago, unu monaton poste ekvidis tiun ĉi krajonon en vendejo en Bonaero. Li aĉetas kelkajn variantojn de la krajono kaj reveninte al Usono li fondas International Pen Company kaj post kvar monatoj – ignorante aŭtorajn rajtojn de Eversharp Co. – li komencas vendi en Novjorko sian krajonon sub la marko Reynolds‘ Rocket. Li tuj havas sukceson: dum la unua tago oni vendis ilin por 100 000 usonaj dolaroj. En Britio krajonoj aperas en la sama jaro dum Kristnaska foiro de Miles-Martin Pen Company. Dum kvar jaroj globkrajonoj preskaŭ forpuŝis el la merkato klasikajn plenigkrajonojn. Sed poste ilia vendado kaj prezo rapide malaltiĝis: oni satĝuis tiun ĉi novaĵon kaj nur poste prijuĝis ĝin reale. La globkrajonoj de Reynolds ofte lekis, skribis intermite kaj estis malfidindaj kaj la krajonoj, kiujn fabrikis Eversharp denove ne plenumis tion, kion promesis la reklamo. En la jaro 1948 la prezo malaltiĝis de 12,50 dolaroj ĝis malpli ol 50 cendoj. Plenigkrajonoj denove fariĝis modaj. La firmao de Reynolds en la jaro 1951 bankrotas, Eversharp travivas financajn problemojn klopodante reveni al la produktado de plenigkrajonoj kaj en la 60-aj jaroj ĝi tute malaperas.

En januaro de 1954 Parker Pens prezentas sian unuan globkrajonon Jotter. Ĝi skribis fidinde kaj kvinoble pli longe. Dum netuta jaro Parker vendis tiujn ĉi krajonojn por 3,5 milionoj (averaĝe kontraŭ 6 dolaroj por unu skribilo), la merkata batalo estas venkinta. En la jaro 1957 la falo de Eversharp daŭriĝas: ties produktadon de plenigkrajonoj akiras neniu alia ol ĝuste Parker. Ĝi ekde la sama jaro produktas siajn krajonojn per globeto el karbido de volframo (ĉe kutimaj plenigkrajonoj ĝi estas uzata ĝis hodiaŭ).

Sed ĉio havas sian finon. En la jaro 1950 komencas vendi siajn krajonojn la franca barono Marcel Bich, en la jaro 1953 li fondas kompanion BiC (la nomo estas mallongigo de lia nomo) kaj en pluaj jaroj li fondas sekundarajn entreprenojn BIC Italy, BIC LAFOREST Spain, BIC Brazil kaj BIRO Swan Ltd. England. Fine de la 50-aj jaroj li dominas en jam 70% de eŭropaj foiroj, ekde la jaro 1960 li fariĝas la posedanto de novjorka Waterman Pen Company vendante en nordamerikaj foiroj siajn krajonojn kontraŭ 29 – 69 cendoj. La merkata batalo estas denove venkinta (jam kioman fojon?). BiC tute konkeris la merkaton. Parker kaj ceteraj kompanioj devis kontentigi sin nur per malgrandaj foiroj de plenigkrajonoj kaj multekostaj luksaj tipoj de globkrajonoj.

Hodiaŭ en la tuta mondo oni ĉiutage vendas ĉirkaŭ 20 milionoj da pecoj modernaj modeloj de la krajono de Biro BiC Cristal.

Spite al tiuj ĉi esceptaj sukcesoj ĉi tie ankoraŭ ne finiĝas la historio de globkrajono. Jam dum ĝia evoluo apartiĝis ceramika krajono (rolero). Tiu ŝtopis la breĉon inter klasika plenigkrajono kaj globkrajono kaj ĝi akiris tiel avantaĝajn ecojn de ambaŭ: leĝerecon de skribado de plenigkrajono kaj simplan manipuladon de globkrajono. Metalan globeton estis necese anstataŭigi per ceramika (pli granda malmoleco ol karbida kaj senproblema kontraŭkoroda rezistkapablo) kaj plenigaĵo de inko.

Ekzistas ankaŭ fabrikantoj, kiuj kombinas globkrajonon kun ceteraj skribiloj (krajono, markigilo, stililo). Aperis ankaŭ globkrajonoj kombinitaj kun bone prilumantaj diodoj, per kiuj eblas skribi eĉ dum mallumo kaj kiuj lumas dum ĝis 300 horoj. Evidente nur la estonteco montros, kio estas modo aŭ reklama truko kaj kio—la vera kontribuo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]