Guĝioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guĝioj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La guĝioj estas subetno de la oromoj kaj vivas en suda Etiopio. Ili vivas parte nomade kaj parte terkultivante. La guĝioj estas unu el la plej malnovaj oromo-subetnoj, sed ili estas inter la marĝenigitaj etnoj en Etiopio kaj ilia identeco ĝis nun estis neglektita de la etnologia intereso. Laŭ takso de 2007 la guĝioj estas pli ol 5 milionoj da homoj.

La guĝioj vivas en la fekunda kaj naturresursoriĉa regiono de Etiopio. Ili estas laboremaj kaj naturemaj, ili estimas la naturon. La konata ormineja areo ĉirkaŭ la urbo Adola (aŭ Kebri Mangest), la densa natura arbaro de Bada Magada, la Nechisar Nacia Parko kaj la permanentverdaj arbaroj Shakiso-Adola estas la naturareoj, kiujn tenis la guĝioj, sed ĝis hodiaŭ ili neniel profitis el tio.