Hasliberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Halti)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brünig-Hasliberg (stacidomo).
Hasliberg
Blazono de Hasliberg
Blazono de Hasliberg
Blazono de Hasliberg
Hasliberg Reuti
Hasliberg Reuti
Hasliberg Reuti
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Oberhasli
Koordinatoj  46° 44′ 17″ N 8° 12′ 18″ O / 46.73806 °N, 8.20500 °O / 46.73806; 8.20500 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 17″ N 8° 12′ 18″ O / 46.73806 °N, 8.20500 °O / 46.73806; 8.20500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1238
Areo 41,74 km²
Alteco 1082 m super marnivelo
Poŝtkodo 6083 Hasliberg Hohfluh
6084 Hasliberg Wasserwendi
6085 Hasliberg Goldern
6086 Hasliberg Reuti
Komunumkodo 0783
Mapo de Hasliberg
Mapo de Hasliberg
Mapo de Hasliberg
vdr


Hasliberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Oberhasli kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1238 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hasliberg situas en Berna Oberlando. La komunuma teritorio etendiĝas de la kulmino de Brünig-Pasejo sur alteco de 1008 m s.m. en okcidento tra la tuta valo de Hasli ĝis la monto Panplatten sur alteco de 2246 s.m. en oriento. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 2534 m s.m. la monto Glogghüs. La komunumo konsistas el la kvar vilaĝoj Hasliberg Hohfluh, Hasliberg Wasserwendi, Hasliberg Goldern kaj Hasliberg Reuti, kiuj ĉiuj disponas pri propra poŝtoficejo kaj poŝtkodo. Krome al la komunumo apartenas la setlejo Waldegg sur la kulmino de Brünig-Pasejo kaj Halti norde de Hasliberg Wasserwendi kaj multnombraj domgrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 41,74 km², de kiuj 32,1% estas kovritaj de arbaro, 52,5% servas por agrikulturo kaj 3,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hasliberg limas en nordo al Lungern (OV), en nordoriento al Kerns (OV), en oriento kaj sudo al Innertkirchen, kaj en okcidento al Meiringen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En oriento tra la teritorio de la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 4 de Meiringen trans Brünig-Pasejo al Lucerno. Tiu ĉefvojo fakte konektas la du partojn de la svisa aŭtovojo A8, kiu interrompiĝas norde kaj sude de la pasejo. De la pasejkulmino, kiu situas sur la komunuma teritorio kondukas la vojo al la kvar vilaĝoj de Hasliberg. Sur la pasejkulmino situas la stacidomo de la Brünig-Fervojo de Interlaken al Lucerno. De tie poŝtaŭtolinio kondukas al la vilaĝoj de Hasliberg kaj al Brienz. De Meiringen kondukas aertelfero al Hasliberg Reuti. De Hasliberg Reuti poste seĝotelfero kondukas en du etapoj ĝis Mägisalp. De Mägisalp en du pliaj etapoj seĝotelfero kondukas ĝis al la kulmino de Glogghüs sur alteco de 2500 m s.m.. De Hasliberg Wasserwendi alia seĝotelfero kondukas al Käserstatt. Krom la aer- kaj seĝotelferoj en la komunumo Hasliberg ekzistas pluraj skiliftoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hasliberg datiĝas el la jaro 1358 kiel Hasle an dem berge. Dum mezepoko Hasliberg apartenis al la imperia Voktejo Hasli, kun kiu ĝi en la jaro 1334 fariĝis havaĵo de la urbo Berno. Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 Hasliberg apartenis al la Kantono Oberlando, ek de 1803 ĝi formis parton de la distrikto Oberhasli, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[3]

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

En Hasliberg Wasserwendi dum multaj jaro vivis la nederlandevena Esperantisto Gérard Cool kun sia kanadodevena edzino Florence Cool-Coté. Florence Cool-Coté de 1979 ĝis 1986 estis svisa ĉefdelegitino de Universala Esperanto-Asocio kaj A-komitatanino de UEA por Svislando. La gesinjoroj Cool-Coté instruis Esperanton en la fama internacia privatlernejo École d'Humanité, kiu troviĝas en Hasliberg Goldern, kaj kies fondinto kaj iama direktoro Paulus Geheeb ankaŭ estis aktiva Esperantisto.[4] En École d'Humanité inter aliaj Claude Gacond intimiĝis kun Esperanto.[5]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Dum aliaj montaraj komunumoj post la mezo de la 19-a jarcento grandparte perdis loĝantojn, la loĝantaro ek de la konstruo de la Brünig-Fervojo dank al la turismo kaj la kun ĝi konektitaj laborlokoj restis dum la lastaj ducentjaroj ĉiam relative stabila. Antaŭ la konstruo de la fervojo ankaŭ el Hasliberg multnombraj loĝantoj elmigris precipe al Usono. Okaze de la lasta popolnombrado de 2010 16,32% de la loĝantoj de Hasliberg estis eksterlandanoj.

Disvolviĝo de la loĝantaro
Jaro 1764 1850 1880 1900 1930 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2010
Loĝantoj 693 1309 1257 1037 912 1044 1172 1292 1328 1335 1276 1238

Servoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]