Hortensio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hortensio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Kornusaloj Cornales
Familio: Hidrangeacoj Hydrangeaceae
Genro: Hidrangeo Hydrangea
Specio: H. macrophylla
Hydrangea macrophylla
(Thunb.) Ser.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Hortensiograndfolia hidrangeo (Hydrangea macrophylla) estas specio de hidrangeoj el la de familio de hidrangeacoj. Ĝi devenas el Japanio, kie ili de la Edo epoko (1603-1867) tre populara kiel ornamfloro. Hortensioj estis kunportitaj en Nederlandon el Japanio far germana kuracisto Von SIEBOLD en jaro 1844, kaj iĝis popularaj en ĝardenoj de Eŭropo, kie kreitis novajn varioj.

Hortensiaj floroj estas ĝenerale rozaj, sed ankaŭ bluaj, blankaj, aŭ ruĝaj, tio dependas de la kvanto da fero kaj aluminio kiun la planto prenas de la grundo: ju pli da fero kaj aluminio, des pli blua estas la floro. La kapablo ensorbi feron kaj aluminion malsamas inter la variaĵoj de hortensio. Tial, iuj hortensioj emas esti ruĝaj, kaj aliaj emas esti bluaj. Sed la kapablo ensorbi mineralojn ankaŭ dependas de la pH-valoro de la grundo. En acida grundo hortensioj emas esti bluaj, ekzemple en la franca regiono Bretonio abundas la bluaj hortensioj. En alkala grundo, la plej oftaj, ili nur rozas. En Japanio mem ili estas plejofte blankaj, bluaj aŭ purpuraj.

La hortensia floro havas du formojn: grapola kaj "punta". La originala japana floro estas la punta floro, tielnomita ĉar ĝi havas multajn fekundajn floretojn en la mezo (kiu aspektas kiel punto), kaj malfekundajn floretojn kun grandaj petaloj ĉirkaŭe. Fakte la grapola floro, kiu estas ronda grapolo de malfekundaj floretoj, estis kreita en Eŭropo. Nun ĝi "revenis" al Japanio, kie ĝi estas nun tre populara sub la nomo "okcidenta hortensio".