Jarmilismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MiljarismoJarmilismo estas doktrino de kelkaj kristanaj grupoj aŭ sektoj kiuj kredas je la ekzisto de Ora epokoParadizo sur la Tero en kiu Jesuo Kristo regos dum 1000 jaroj antaŭ la fina juĝo kaj estonta eterna ŝtato (la Nova Ĉielo kaj Nova Tero). Tiu kredo estas derivita unuavice de Apokalipso.

Inter kristanoj kiuj havas tiun kredon, tio ne estas la "mondofino", sed prefere la antaŭlasta epoko, la epoko tuj antaŭ la mondofino kiam la nuna ĉielo kaj tero malaperos. Kelkaj kredas ke inter la miljara paca regno kaj la mondofino ekzistos mallonga periodo kiam fina batalo kontraŭ Satano okazos. Post tio venos la lasta juĝo.

Jarmilismo ankaŭ estas doktrino de mezepoka zaratuŝtrismo koncernante sinsekvajn jarmilperiodojn, kiuj finiĝos per naturaj katastrofoj kaj detruo, ĝis la fina detruo de la malbono kaj de la spirito de malbono kaj venkanta reĝo de paco venos ĉe la fino de la jarmila epoko.

Diversaj aliaj sociaj kaj politikaj movadoj, kaj religiaj kaj sekularaj, estis ankaŭ ligitaj al jarmilismaj metaforoj fare de akademiuloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]