Kamarilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kamarilo (hispane camarilla) konsistas el la kunuloj de la reganto, kiuj renkontiĝas kun la reganto en neformalaj forumoj kaj manipulas decidon helpe de ilia proksimeco al la reganto. La kamarilo laboras por la avantaĝo de ĝiaj membroj kaj malutilas la komunan bonon.

La termino derivas de la hispana vorto camarilla (diminutivo de cámara), signifanta "malgrandan ĉambron" aŭ privatan ministraron, io simila al kabineto, de la reganto. La unua konata uzo estas koncerne la internan rondon de Fernando la 7-a, reĝo de Hispanio, kiu regis inter la jaroj 1814 ĝis 1833. La termino aludas al protektismo, kaj rilatas al tio kio estas konata kiel klientismo (cronyism). Ĝi ankaŭ eniris aliajn lingvojn kiel la pola, germana kaj greka kaj estas uzita en simila signifo.

En Germanio, la kamariloj de Vilhelmo la 2-a, Imperiestro de Germanio, kaj de Paul von Hindenburg iĝis famaj. En Rumanio, la kamarilo de Carol la 2-a, Reĝo de Rumanio (rumane Camarila lui Carol al II lea), ĉefrolis en politiko, ekonomiko kaj amaskomunikilaro.

Simila koncepto en moderna politiko estas de ĉambra ministraro, kiu estas ofte kunmetita de neelektitaj konsilistoj preteriranta tradiciajn administradajn praktikojn.