Kofro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vojaĝa kofro
Florenca kofro el la 15-a jarcento.

Kofro estas fortika ŝlosebla kesto el ligno, metalo aŭ alia simila materialo, kun malfermebla kovrilo, destinita enteni vestojn kaj aliajn aĵojn, uzebla kiel meblo kaj/aŭ vojaĝa pakumo. Ĝia interna spaco povas esti dividita en fakojn.

Laŭ Francisko Azorín kofro estas Meblo ŝlosebla k. transportebla el ligno aŭ ledo por enteni vestojn k. aliaĵojn.[1] Li indikas etimologion el la latina cophinus (kesto). Kaj li aldonas la terminojn vojaĝkofro, mankofro, fabrikokofro kaj kofreto.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Iuj kofroj estis specife meblaj, aliaj estis precipe vojaĝaj, sed multaj povis plenumi ambaŭ funkciojn.

La meblaj kofroj[redakti | redakti fonton]

Kofro estas unu el la plej antikvaj formoj de meblo. Antikve oni uzis kofrojn por teni multekostajn vestaĵojn, armilojn, nutraĵojn kaj diversajn altvalorajn objektojn. Mezepoke kofro estis universala meblo, kiu povis funkcii kiel seĝo, tablo, lito — kaj evidente, ankaŭ ĉeffunkcie, kiel tenejo de diversaj aĵoj, do prototipo de ŝranko.

Dum kaj post Renesanco en Eŭropo la meblajn kofrojn iom post iom forpuŝis pli oportunaj mebloj: komodo, ŝranko, kredenco ktp.

En aventuraj romanoj, fabeloj, kaj ludoj ofte rolas "trezorkofro" kiel centra punkto de la intrigo.

La vojaĝaj kofroj[redakti | redakti fonton]

Motorciklo kun kofroj ĉe la malantaŭa rado

Ankaŭ ja vojaĝaj kofroj ekzistis dum jarmiloj, eĉ pli longe ol la specife meblaj. Tamen meze de la 19-a jarcento la vojaĝaj kofroj komencis cedi sian lokon al la valizoj, malpli multekostaj kaj pli malpezaj.

Forpuŝite de la valizoj, iuj vojaĝaj kofroj dum kelka tempo restis en uzo kiel hejma pakumo, do esence kiel meblo. Al tiu speco apartenas plimulto da vilaĝanaj kofroj, kiujn oni trovas en etnografiaj muzeoj.

Apartan specon de pakaĵujo, uzatan sur velocipedojmotorcikloj, iuj plu nomas kofro.

Kofro en la nacilingvoj kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La «fluganta kofro» el la samtitola fabelo Andersena

Diversaj lingvoj malsame adaptiĝis al la arkaikiĝoj de la antikvaj kofroj. Iuj lingvoj, kiel ekzemple la germana, transportis la malnovan vorton (Koffer) sur la valizojn; aliaj, kiel ekzemple la angla, ekuzis por la valizoj specifan vorton (suitcase), lasante al la malnovaj (chest, coffer) la malnovan signifon. Tiu gepatralingva diferenco manifestiĝas en la regiona vortuzo de la esperantistoj.

Tiun malkoheron spegulas jam la nacilingvaj tradukoj per kiun la Unua oficiala aldono registris la vorton en la jaro 1909-a:

kofro: Fr coffre, malle En coffer Ru сундук De Koffer Pl kufer

La franca traduko donas du signifojn, la meblan kaj la vojaĝan; la germana sinonimiĝis kun valizo, dum la rusa kaj la angla rilatas al fenomeno arkaikiĝinta (kiel estis en la uzo de Zamenhofo).

Male ol la malnovaj lingvoj, Esperanto naskiĝis jam en la «valiza» epoko. Tial por Esperanto valizo estas pli kerna, fundamenta vorto. La vorton kofro Zamenhofo bezonis por priskribi la objektojn el la «antaŭvaliza» epoko (en la traduko de la Fabeloj de Andersen).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 113.
  2. Azorín, samloke.