Laterito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pado de tero en la provinco de Misiones en la nordo de Argentino.

La laterito (el la latina later: briko) estas ruĝa aŭ bruna grundo, formiĝinta per alteracio de la rokoj en tropika klimato.

La termino "Laterito" estis enkondukita de la brita kirurgo kaj botanikisto Francis Buchanan-Hamilton en 1807.

Malutileco por la agrokulturo[redakti | redakti fonton]

La lateritaj grundoj estas malgrasaj grundoj, riĉaj je hidroksido de fero aŭ de alumino, malriĉaj je silico kaj sterkaj elementoj (kalcio, magnezio, kalio, natrio), do maltaŭgaj por la agrikulturo. Tropikaj arbaroj tamen kreskas sur tia grudo, sed ili restas delikataj.

La formiĝo de laterito (aŭ lateritiĝo) estas plirapidigita de la senarbarigo. La sterkaj elementoj de neprotekta grundo estas forportitaj de akvo, kaj restas la feraj kaj aluminaj hidroksidoj. Pro tio, la senarbarigitaj areoj en la Amazona arbaro iĝas sterilaj.

Uzoj de la laterito[redakti | redakti fonton]

En Hindio (Angadipuram) oni faras brikojn el laterito

La riĉeco en aluminia oksido (Al2O3) de iaj lateritoj (nomata Baŭksito) faras el ili la ĉefa aluminia erco.

La laterita grundo povas esti aŭ malfirmaj kaj pulveriĝema, aŭ dura kaj solida, kaj tiam povas, distranĉita, utili por fari brikojn por la doma konstruo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]