Kuireja ĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Legomĝardeno)
kuireja ĝardeno en Schwerin (federacia ĝardenekspozicio 2009)

Kuireja ĝardeno estis la iama esprimo por utilĝardeno. Tie ĝardenisto kultivis legomojn kaj fruktojn por la kuirejo de la senjoria kuirejo. Male al tiu legom-kaj fruktoĝardeno la plezurĝardenoj servis al ripozo. La kuireja ĝardeno staris en la tradicio de la mezepokaj monaĥejaj ĝardenoj.

Unuopaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

mapo pri la kuireja ĝardeno en Linden 1805
informtabulo en la kuireja ĝardeno de kastelo Veitshöchheim
kuireja ĝardeno de kastelo Benrath

La modelo estis la "Potager du Roi" (reĝa kuireja ĝardeno ĉe la kastelo de Versailles, kiu estis konstruita en 1678 fare de Jean-Baptiste de La Quintinie. Laŭ tiu modelo multaj kuirejaj ĝardenoj en la baroka epoko estis same arte konstruitaj kiel la Versajlaj ornampartero kaj ornambedoj. La "Quintinie" estis unu el la unuaj kiu sukcesis produkti fruktojn ekster la sezonoj. Centoj da figkultivaroj jam portis fruktojn ekde junio. Fragoj estis rikoltataj ekde marto kaj laktuko jam en januaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilfried Dahlke und Jonny Peter, Der Königliche Küchengarten in Linden, Quartier-Reihe "Lindener Geschichtsblätter", Hannover 2004, ISSN 1614-0664

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]