Mandareno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Mandarino.
mandareno en la erao de la Dinastio Qing

Mandareno[1] estis burokrato de la Ĉinia Imperio aŭ la reĝlando Vjetnamio (Đại Việt, 大越), kiu post ekzameniĝo apartenis al unu el la 9 klasoj de la ŝtatfunkciuloj. En 1898 oni ĉesigis instruadon pri mandareneco.

Vortodeveno[redakti | redakti fonton]

La vorto venas prae el la sanskrita "mantrin" konsilisto, ministro, kiu uzatis en la malaja lingvo, kie ĝi signifis la moŝtecon de la propraj kaj la ĉinaj funkciuloj. La ĉinoj uzis por tiu esprimo la vorton "Kuan". La esperanta varianto venis el la internacia mandarin-radiko, sed pro la verŝajna timo pro kolizio kun la frukto mandarino oni antataŭigis la internacian in-finaĵon per -en-. Multaj eŭropaj lingvoj ne havas du vortojn por mandareno kaj mandarino.

"Mandarena lingvo" ĝenerale signifas norman ĉinan lingvon, sed plu specife la nordĉinan dialektaron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]