Meduzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se vi serĉis mitologian personon, bonvolu klaki jen sur Meduzo (mitologio)


Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Meduzoj

Biologia klasado
Regno: Bestoj (Animalia)
Filumo: Kniduloj
Klaso: Scyphozoa
Goette, 1887
Ordoj

Stauromedusae
Coronatae
Semaeostomeae
Rhizostomae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Chrysaora quinquecirrha

Aperintaj antaŭ 700 milionoj da jaroj, la meduzoj enviciĝas inter la unuaj vivestaĵoj, kiuj aperis sur nia planedo. Oni nombras inter 3500 kaj 4000 specioj de meduzoj longaj de 2 centimetroj ĝis 3 metroj. La meduzoj loĝas en ĉiuj maroj, ĝis 300 metrojn sub la surfaco, sed eblas renkontiĝi kun ili ankaŭ en lagoj kaj riveroj. Ilia vivodaŭro varias inter kelkaj monatoj kaj unu jaro.

La korpo de meduzo estas nur sako el travidebla gelatenaĵo enhavanta 95% da akvo. La besto spiras osmoze, solvante la oksigenon el la akvo, kiu penetras ĝian korpon tra ĝia "haŭto", pli ĝuste membrano. Ĝia digesta aparato similas al simpla poŝo, kies nura aperturo utilas kaj kiel buŝo kaj kiel anuso. Tiu "stomako" estas tegita per gastraj filamentoj sekreciantaj potencajn enzimojn, kiuj "likvigas" la predojn. La fekaĵoj eliras sub formo de etetaj buloj.

La meduzoj havas nek ostojn, nek koron, nek pulmojn, nek cerbon, nek centran nervan sistemon; sed ja havas malkompaktan reton de nervoj. Ĉe la bazo de la tentakloj troviĝas sentorganoj, kiuj rolas kiel miniaturaj okuloj celante kontroli la flosadon de la meduzo en la maro. Seksaj glandoj ĉirkaŭas ĝian stomakon. La inaj glandoj fabrikas ovolojn kaj la viraj spermatozoojn. Ambaŭ reproduktaj ĉeloj estas ellasataj en la akvo, kie ili elturniĝas por interfekundiĝi.

La meduzoj moviĝas kunstreĉante sian ombrelon. Tiel, la akvo malantaŭe elĵetita antaŭenpuŝas la beston, kiel fuzaĵo propulsas raketon.

La meduzoj estas danĝeraj predantoj. Ili voras la krustulojn kaj mikroorganismojn, kiuj formas la zooplanktonon; ili ankaŭ frandegas alvusojn kaj fiŝojn. Dotita de nesatigebla apetito, unu meduzo senpene englutas 10 etajn haringojn pohore.

Fine, la meduzoj posedas originalan kaj efikan armilon, kiu konsistas el miloj da kapsuloj entenantaj venenon. Tiun bruluman likvaĵon ili injektas per mikroharpunoj. Je la pli malgranda ektuŝo la viktimo estas paralizita en kelkaj eroj de sekundo. Plej ofte tiu danĝera marbesto kaŭzas ĉe la homo brulvundojn aŭ dolorajn kramfojn muskolajn. Tamen kelkaj meduzoj, kiel la terura "marvespo", kapablas mortigi homon, kiam ĝia veneno blokas la spiradon kaj sangocirkuladon. Estas do malkonsilinde tuŝi la tentaklojn de meduzoj engrundiĝintaj sur la sablo de la strandoj, kiuj eĉ mortaj gardas sian urtikecan povon.[1]

Problemo de plimultigo kaj damaĝoj al la homa agado ĉe la maro[redakti | redakti fonton]

Unuiĝintaj Nacioj publikigis raporton pri la damaĝoj kaŭzitaj de meduzoj kaj apelaciis al la monda scienca komunumo por helpi en la batalo kontraŭ tiu gelateneca danĝera marbesto.

La damaĝoj estas aparte gravaj en tri kampoj: 

Meduzoj daŭre blokas kaj ofte serioze paneigas elektrajn centralojn kaj instalaĵojn por sensaligado de akvo.

Gravan damaĝon ili kaŭzas ankaŭ al la monda industrio de fiŝado, ĉefe en la malproksima oriento: en Japanio kaj Koreio, pro iliaj grandaj dimensioj, meduzoj kaŭzas seriozajn ekonomiajn damaĝojn detruante la fiŝretojn.

La tria damaĝita kampo estas tiu de turismo. Tuŝoj de meduzoj sur la haŭto kaŭzantaj ĝenajn brulvundojn kaj do ĝenas la sinbanado dum longaj periodoj ĉefe kiam la temperaturo de la marakvo estas pli alta.

Taksonoj[redakti | redakti fonton]

  • La leonharara meduzo (Cyanea capillata), konata ankaŭ kiel giganta meduzo aŭ pli simple hararmeduzo, estas la plej granda konata specio de meduzo.
  • Genro VeleloVelella, kaj la tipa specio estas Velella velella.
  • Kubozoo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kontakto 1996/4