Armea bazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Militbazo)
La nuntempe nefunkcianta militbazo Fort Jefferson en Florido.

ArmeaMilitbazo estas areo kreita por gastigi armean ekipaĵon, soldatojn kaj aliajn homojn kiuj laboras por armea agentejo. La bazoj povas havi unu aŭ plurajn celojn, kiel ekzemple fortikaĵo, stokado, armea ŝipkonstruado, armea edukado, armea administrado kaj strategia administrado [1]. Alivorte temas pri konstanta instalaĵo funkciigita fare de la militistaro. Milita ekipaĵo estas koncentrita en la bazo kaj soldatoj restas tie por trejnado aŭ funkciaj agadoj. Terbataltrupoj ofte havas bazojn kun stokado kaj trejnadfunkcioj, dum la strategia administrado povas okazi de diversaj stabkompleksoj kiuj ne estas precipe lok-ligitaj.

Eniro al armeaj bazoj estas malpermesita por homoj kiuj ne laboras aŭ estas postenigitaj tie, kaj pro informsekurecaj kialoj kaj por la sekureco de la soldatoj tie loĝantaj kaj laborantaj, interalie pri la perimetra sekureco, kiu estas zorge de la bazo mem. Puraj administraj aŭ lernejaj institucioj de la armeo kutime ne estos normale indikitaj kiel armea bazo.

Eksterlanda militbazo estas geografie trovita ekstere de la teritorio de la lando sed kies armitaj fortoj estas la ĉefaj loĝantoj de la bazo. Tiaj bazoj povas esti establita de traktatoj inter la reganta potenco en la gastiganta lando kaj alia lando kiu bezonas establi la militistan bazon en la gastiganta lando por diversaj kialoj, kutime strategia kaj loĝistika (vidu la liston de landoj kun eksterlandaj armeaj bazoj). Kutime nur imperioj, superptencoj aŭ sufiĉe grandaj potencoj regionaj havas militbazojn eksterlandajn. Menciindas ke se la kondiĉoj estas taŭgaj (pactempo) kaj la enposteniĝo estas sufiĉe pli longdaŭra (jaro(j) ol kelkaj monatoj) povas okazi ke la kerna familio de soldato, t.e. edzino kaj infanoj, venas por loĝadi kun li en la civila areo de la bazo.

Historie, militbazoj, depende de la celo, estis metitaj en strategie gravaj lokoj (montpasejojmarkoloj), ĉe malproksimaj periferioj apud landlimoj aŭ male en bone protektitaj lokoj profunde en la propra teritorio por eviti malamikan transprenon (precipe la ĉefsidejo de la armeo). Transmaraj aŭ transoceanaj armeaj bazoj ofte estis taskigitaj per postenigado de soldatoj kontrolante kolonion.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kazerno sur brita armea bazo

Militbazoj estas uzataj de unu aŭ pluraj militunuoj kaj kutime ilia celo estas konservi kaj la ĉiutagan kaj nacian sekurecon. Ekzistas ankaŭ armeaj bazoj destinitaj al aliaj agadoj kiel ĉefsidejo, aerbazoj, trejnbazoj aŭ bazoj por testado de militaj iloj aŭ teknologio. Plejofte, la armeaj bazoj dependas de plia helpo de eksteraj partioj por funkcii. Estas bazoj kiuj kapablas funkcii memstare dum longaj periodoj ĉar ili kapablas provizi manĝaĵon, akvon kaj aliajn bazajn bezonojn al soldatoj eĉ dum sieĝo.

Lokigo kaj konstruado[redakti | redakti fonton]

Inĝenieraj trupoj de la Usona Mararmeo konstruas armean bazon en Afganio

En multaj landoj, armeaj bazoj estas konstruitaj fare de civilaj kontraktaj kompanioj, dum aliaj landoj havas siajn proprajn specialajn evolusekciojn organizitajn sub la armetrupoj, ekzemploj de ĉi-lasta estas la usona Korpuso de Inĝenieroj kaj la britaj Reĝaj Inĝenieroj kiuj konstruis multajn el la armeaj bazoj de siaj landoj.

Armeaj bazoj povas havi ĝis 10 000 aŭ pli da fortoj postenigitaj. En Sovetunio, dum la Malvarma Milito, ekzistis tradicio difini tutajn urbojn kiel armeajn zonojn, precipe kie grava armilesplorado okazis. Fort Bragg en Usono havas pli ol 50 000 personojn [2].

Estas ofte en Okcidento loki bazojn proksime de urboj por provizi skipojn per oferto de civilaj servoj, laborŝancoj por geedzoj, ktp. Tiel, Germanio havis eĉ dek bazojn kun pli ol 3 000 skipoj en 2011, el kiuj ĉiuj escepte du troviĝis en urboj kun pli ol 100 000 loĝantoj [3].

Ĉe armeaj bazoj, milita jurisdikcio regas; armea polico, gardistoj kaj oficiroj havas ĝeneralan polican aŭtoritaton en la bazregiono kaj tuja ĉirkaŭaĵo [4]. Estas kutime ke fotado estu malpermesita je certa distanco de la bazo, kaj ĝenerala malpermeso de neaŭtorizita aliro al la bazregiono mem.

Eksterlandaj kaj transmaraj[redakti | redakti fonton]

Zapadnaja Lica estas unu el du ĉefaj bazoj por la Norda Floto de Sovetunio, poste de Rusio.

Ekde la dua duono de la 20-a jarcento Usono estas la lando kun plej multaj militbazoj tra la tuta mondo (vidu artikolon Usona Imperiismo) [2]. Rusio havas gravan antaŭan bazon en Kaliningrado ĉe la Balta Maro. Francio havas transoceanajn armeajn bazojn en, inter aliaj, Franca Gujano, Gabono, Senegalo, kaj Nov-Kaledonio, ĉiuj el kiuj estas nunaj aŭ iamaj kolonioj.


Provizora armea tendaro[redakti | redakti fonton]

Milita tendaro
Restaĵoj de romia armea tendaro ĉe la piedo de Masada

Aldone al la konstantaj bazoj, armeaj tendaroj estas establitaj de tempo al tempo, en milittempaj aŭ packonservaj operacioj, por antaŭfiksita periodo aŭ por mallonga periodo ĝis certa tasko estas kompletigita.

Provizora armea tendaro estas establita dum vojaĝo, por trejnaj celoj, same kiel dum milita tempo, kiam militfortoj estas for de siaj permanentaj bazoj. Tiuj tendaroj estas karakterizitaj per provizora konstruo, kutime uzante nur tendojn.

En antikvaj tempoj, la romia armeo evoluigis teknikon por rapide starigi armeajn tendarojn. Tiuj tendaroj estis starigitaj en unuforma maniero, kaj kutimis gastigi tutan legion. Restoj de tiaj tendaroj povas esti trovitaj en multaj lokoj tra la teritorioj de la romia imperio kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Military base definition (April 3, 2018). Arkivita el la originalo je August 24, 2014. Alirita April 3, 2018.
  2. 2,0 2,1 Usonaj milibazoj
  3. Tiuj estas: Köln (7910), Wilhelmshaven (7780), Koblenz (7550), Münster (6260), Kiel (5290), Berlin (5190), Augustdorf (4050), Seedorf (3490), Bonn (3470), Ulm (3200). fonto - Ministerio pri Defendo (Germanio), oktobro 2011, Tabela Apendico.
  4. "Smoke a Joint in the These States, But Not On Base", Military.com, 2016-11-25. (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]