Momant-magnituda skalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La momant-magnituda skalo estas mezurskalo por la forteco de tertremoj. Ĝin enkondukis en 1979 la sciencistoj Tom Hanks kaj Hiroo Kanamori.

La valoroj de la skalo estas proporciaj al la logaritmo de la tertrema momanto. La proporcieco estis elektita tiel, ke en la intervalo inter 4 kaj 8 la valoroj estas tre similaj al la skalo de Richter. Sub valoro 3,5 la momant-magnituda skalo ne estas tre taŭga. Kontraŭe ĝi pli bone ol la skalo de Richter distingas inter tre fortaj tertremoj kun valoroj de pli ol 8.

La originala artikolo de Hanks kaj Kanamori pri la skalo aperis en la revuo Geophysical Research, numero 84, p. 2348-2350. Ĝia titolo estis "a moment magnitude scale" (momant-magnituda skalo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]