Unukultivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monokulturo)

Unukultivo [1] , aŭ kiel neologismo Monokulturo, en la agrikulturo estas kultivado de la sama planto sur iu agro dum longa tempo. Ofte ekzemplo estas la kultivado de maizo, kotono.

Ĝia avantaĝo estas, ke la grandarea kultivado ebligas altgradan maŝinuzadon.

Ĝia malavantaĝo estas plimultiĝo de la damaĝantaj bestoj, plantaj malsanoj, unuflanka uzurpo de la grundo (grundolaciĝo), ekonomia, merkata dependeco de prezo de unu planto. Same malpliiĝas agroareo por plantoj, kiuj bezonas kultivciklon.

La monokulturon toleras kelkaj plantoj pli bone (ekz. sekalo), aliaj ne aŭ apenaŭ (tritiko).

Oni povas paroli ankaŭ pri monokulturo en la arbarkulturo, kiam oni plantas unuspecan arbaron (ekz. poplo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 636