Nacia parko Killarney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia parko Killarney
nacia parkobiosfera rezervejo [+]

Koordinatoj52° 1′ 16″ N, 9° 30′ 24″ U (mapo)52.02099-9.50664Koordinatoj: 52° 1′ 16″ N, 9° 30′ 24″ U (mapo) [+]
Areo10 289 km² (1 028 900 ha) [+]

Nacia parko Killarney (Irlando)
Nacia parko Killarney (Irlando)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Killarney National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Torc-akvofalo kaj florantaj rododendroj.

La Nacia parko Killarney (gaele: Páirc Náisiúnta Chill Airne) situas en graflando Kerry en sudokcidenta Irlando sur duoninsulo Iveragh.

La Nacia parko grandas pli ol 100 km² kaj najbaras al urbo Killarney kaj entenas la tri lagojn Lough Leane, Muckross Lake kaj Upper Lake, kiuj donas 22 km² de la parka surfaco. Oni trovas tie unu el la plej oldaj kverkaj arbaroj de Irlando. Krom la kverko kreskas en la parko ankaŭ abundaj taksusoj, muskoplantoj, likenoj kaj filikoj. Kiel en la tuta sudokcidenta Irlando, kreskas en la parko – pro efiko de la golfa marfluo – multaj florplantoj, kiuj estas konataj precipe en la mediteranea regiono, ekz. la arbustaj fragujoj kaj grandkreskantaj rododendro-arbustoj. La rododendroj iĝis problemo en la lastaj jaroj, ĉar por ili la kondiĉoj estas idealaj - milda, humida klimato- kaj tio minacas trakreskon de la parko.

La turisma centro de la parko povas esti rigardata la Muckross House. Ĝi estis konstruita en 1843 fare de familio Herbert kaj situas en pitoreska pejzaĝo ĉe bordo de la Lago Muckross, ĉirkaŭita de prizorgita razeno, bela flor- kaj ŝtonĝardeno.

En proksimo de Domo Muckross, oni establis turisman centron, de kiu oni povas viziti la Kerry County Life Experience. La vizitantoj tie povas ricevi superrigardon pri provinca vivo en ĉ. 1930 kaj metiistojn dum laboro.

Oni povas uzi de Domo Muckross unuaksan ĉevalan ĉaron aŭ piediri la ĉirkaŭon. Ŝatata celo estas la pitoreske situanta Torc-akvofalo.

Sur terlango en Lough Leane situas la Tower House Ross Castle, en kiu oni povas ricevi rigardon je ĉitago de familiĉefoj.

La insulo Innisfallen estas vizitebla pro la tiea grava monaĥejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]