Nebulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

nebula maro

Nebulo estas fenomeno en la vetero, kiu kreiĝas kiam tavolo de humida aero malvarmiĝas rapide. Kiel reago al tio, la aero iĝas densa pro etaj akvogutetoj kiel en nubo, kaj videbleco iĝas malbona ĝis la nebulo tute disipas. La nebulo povas esti konsiderita speco de malaltaltituda nubo kaj estas forte influita per korpoj de akvo kaj topografio, kaj la forto de la vento. La nebulo ankaŭ povas esti kreita kiel rezulto de homa agado, ekzemple ŝipo, motora transporto kaj milito.

Ĉiam estas akvovaporo en la aero, ĉie sur la Tero, kaj ĉe la polusoj kaj en dezertoj. La temperaturo determinas la kvanton de akvovaporo kiu povas esti en la aero. Malvarma aero povas teni malpli da akvovaporo ol varma aero. Kiam la relativa humideco estas pli alta ol 75%, la humido kondensiĝas. Same kiel nuboj formiĝas, akvovaporo komencas kristaliĝi en mikroskopaj gutetoj. Tiuj gutoj rompas la lumon trairantan ilin kaj tial limigas vidadon. La koloro de ĉi tiuj vaporoj aperas blanka, ĉar kiam la sunaj radioj trapasas ilin, la akvogutoj rompas egale, kaj kiam la disaj radioj de la suno atingas niajn okulojn, ni ricevas blankan koloron kiel rezulto de la kombinaĵo de ĉiuj rompitaj radioj. Ju pli alta estas la procento de humideco en la aero, des pli granda estas la disvastigo de la radioj kaj la vidkapablo estas difektita. Kutime la humideco estas pli alta matene ĉar la aero estas ankoraŭ pli malvarma ol nokte kaj tial la videbleco estas kutime malpli bona. Je tagmezo la temperaturo altiĝas kaj la videbleco pliboniĝas.

Kiel amaso de densa akva vaporo formiĝanta en malsupra atmosfero (nubo super la tero), ĝi malklarigas la vidon kaj tiel povas kaŭzi problemojn en la trafiko. Oni parolas pri nebulo, se oni vidkapablas malpli ol je unu kilometro (ĉe brumo oni vidas pli fore ol 1 km).

La nebulo estiĝas per precipito de akvovaporo el la aero. La estiĝo dependas de la kvalito kaj kvanto de la kondensigaj kernoj. La urboj, industria ĉirkaŭo produktas multon da kondensigaj kernoj, tiel tie oftas la nebul-estiĝo. Nebulo nomiĝas ankaŭ apenaŭ travidebla aerosol-riĉa aero. Tiun ĉi artan nebulon oni uzas dum koncertoj por distri aŭ dum militaraj agoj por kaŝi sin.

Kiam la humido atingas 100%, la akvaj partikloj en la aero multiĝas kaj kreskas. Ĉi tiu malsekeco iĝas nebulo. Kiam la grandeco de la partikloj atingas centonon de milimetro kaj la denseco atingas centojn da partikloj po centimetro, formiĝas nubo, la nebulo.

Nebulkaptilo estas retaĵo, en kiu kondensas nebulogutoj, por akiri daŭran trinkakvoprizorgon.

Fumnebulo estas miksaĵo de fumoj, nebulo kaj diversspecaj poluaĵoj.

Nebulozo estas astronomia objekto kiu aperis, por la unuaj astronomoj, kvazaŭ "makuleto da nebulo".

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri nebulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Nebuligi al iu la okulojn. 
  • Citaĵo
     Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo. 


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-11.