Okulvitroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paro da okulvitroj
Knabo portas okulvitrojn
Malnovaj okulvitroj, ŝajne el la mezepoko
Juna viro kiu portas sunokulvitrojn
Okulvitroj por spekti en 3D (tri-dimensiaj) filmoj

Okulvitroj[1][2][3] estas helpilo kun lensoj portata antaŭ la okuloj por pli bone vidi. Kutime oni portas paron da okulvitroj antaŭ ambaŭ okuloj. La helpilo el framo kaj du lensoj havas, verŝajne sub la influo de multaj etnaj lingvoj, pluralan nomon. Unu ilo nomiĝas "paro da okulvitroj". Eble preferindus trovi pli taŭgan esprimon. Hermann Tautorat, esperantisto el Berlino, proponis la esprimon "oklo".

Unikan kolekton de okulvitroj, lornetoj, binokloj, teleskopoj kaj aliaj optikaĵoj, kolektitan de Pjer Marli, oni povas rigardi en la malgranda muzeo, situanta en centro de Parizo.

Dekomence estis lupeo. Kutime oni uzis ĝin por ekhavi fajron – estis la 11-a jarcento. Kaj nur unu jarcenton poste oni elpensis kiel reguli ĝian potencon per ŝanĝo de ĝiaj konveksaj kaj konkavaj surfacoj. Fine de la 12-a jarcento, kiel opinias Pjer Marli, kreanto de la okulvitrmuzeo, oni ekpovis poluri kaj prilabori vitron tiel bone, ke eblas legi per ĝi. Preskaŭ antaŭ 700 jaroj oni produktis unuajn okulvitrojn, vitrojn de kiuj oni faris el monta kristalo kaj ĝiajn framojn – el kornoj. Unu el tiuj neordinaraj, kaj eble unikaj, ekzempleroj estas en muzeo de Pjer Marli. Fine de la 13-a jarcento nur malmiopaj homoj povis uzi okulvitrojn. La miopuloj devis atendi ankoraŭ kelkajn jardekojn.

Verdire oni ne rajtas nomi tiun vitraĵon okulvitroj. Pli ĝuste nomi ĝin nazpinĉilo. Tiel ĝi restis dum kelkaj jarcentoj, negrave ŝanĝigita. Pri tio, ke praavo de okulvitroj ekestis vere nazpinĉilo, oni skribas en la libro pri optiko, publikigita en la 1740-aj, kaj kiu estas nun en eksponfenestro de muzeo apud plej antikvaj ekspoziciaĵoj. Estas skribite en tiu libro: “Avantaĝo de tiu aparato estas tio, ke ĝi teniĝas sur la nazo kaj ne malfaciligas spiradon”. De tiu skribaĵo ni rajtas konkludi ke nur meze de la 18-a jarcento oni komencas uzi vitron en framo sur la nazo, sed antaŭ tio – sur la pinto de la nazo, kaj oni devis spiri per buŝo.

Marli havas ankaŭ okulvitrojn, kiujn inventis kaj faris por si mem eskimoj. Ili ne havas vitrojn. Tio estas lignostrieto aŭ bartstrieto, kiun helpe de leda ŝnuro oni tenis sur la kapo. En lignaĵo estis du stritruetoj. Konstruon oni uzis por protekti la okulojn de brila lumo, vento, neĝo kaj ĉio simila. Inter tiuj kuriozaj eksponaĵoj estas okulvitroj el Ĉinio. Ili enhavas vitrojn. Sed tio estas ordinaraj, simplaj vitroj. En antikva Ĉinio oni uzis okulvitrojn por savi sin de influo de malbonaj spiritoj. En Eŭropo oni decidis bazi nazpinĉilon konkrete sur la kapo, sed ne sukcesis – la konstruo iĝis tro peza.

Fine de 18-a jarcento oni komencas alkonstrui du arkojn al nazpinĉilo, kiuj dekomence devis baziĝi sur la tempioj. Preskaŭ samtempe inventistoj plilongigis la arkojn ĝis la oreloj. Do nuntipajn okulvitrojn oni inventis preskaŭ komence de la 19-a jarcento. Kaj la arkoj dekomence estis faldeblaj – oni povis bazi la okulvitrojn ankaŭ sur la tempioj kaj sur la oreloj.

Ĝenerale, dum tiuj du jarcentoj, la okulvitroj ŝanĝiĝas plej multe pro tio, ke la evoluo de mekaniko kaj ekzaktaj sciencoj tiom ekmodiĝis, ke kunhavi iun unikaĵon oni opiniis prestiĝe. Vitrojn oni enmetadis al ĉio: ventumiloj, promenbaston(et)oj, tabakujoj, horloĝoj ktp. Kaj male, optikajn ilojn oni plibeligas per aro de juvelŝtonoj, por ke en teatro oni ne hontu prezenti ilin por komuna observo.

Unu el ekspozicifenestroj en la muzeo de Marli estas dediĉita al la studadprocedo de studentoj-medicinistoj kiel fari okuloperacion. Kelkaj maskoj en la dimensio de homa vizaĝo kun eltireblaj okuloj. Oni ankaŭ povas almeti malmuntatan okulon por ekpovi ŝanĝi okullenson.

Okulvitroj de nuna jarcento estos malpezaj kaj preskaŭ nevideblaj. Jam nuntempe firmao de Marli ellaboris okulvitran framon el titano, kiu pezas nur 2,9 gramojn. Vitroj devas pezi ne pli ol 4 gramoj. Sed komence de 20-a jarcento oni provis fari supermalpezajn okulvitrojn, sed ne sukcese – post iom da tempo la framo rustiĝis. [4]

Okulvitroj en evolulandoj[redakti | redakti fonton]

Joshua Silver, profesoro pri fiziko kaj direktoro de la Centre for Vision in the Developing World (Centro por Vido en la Evolulandoj) ĉe la Universitato de Oksfordo, evoluigis okulvitrojn kun adaptebla forto, por prezo de malpli ol 15. Inter du folioj de klara plasto troviĝas silikona oleo, kies premon eblas ŝanĝi por realigi la ĝustan kurbiĝon kaj realigi per tio la bezonatan okulvitran fortecon. Joshua Silver antaŭvidas ĝis la jaro 2020 bezonon por unu miliardo de tiaj okulvitroj[5][6].

Nuntempe en Afriko kaj Orienta Eŭropo estas uzataj 30 000 de tiaj okulvitroj, du trionoj de kiuj akireblas en la kadro de homamaj programoj.

Tute malsama solvo por ĉi tiu problemo de evolulandoj estas provizata de la fondumo Focus on vision (fokuso sur vizio) en Eindhoven (Nederlando), kiu produktas malaltkostajn okulvitrojn en kiuj duoblaj vitroj estas interŝoveblaj por ĝustigi la efektivan forton[7][8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://vortaro.net/#vitr
  2. https://www.reta-vortaro.de/revo/art/vitr.html#vitr.okul0oj
  3. https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/unu-nombro_multe-nombro/uzado/o-vortoj.html#i-834
  4. Carlo Minnaja, Anatolo Ŝejpak "Elektitaj lekcioj pri historio de scienco kaj tekniko", Moskvo: Moskva Ŝtata Industria Universitato, 2006. 251 pĝ., il.
  5. angle Nicholas Thompson. "Self-Adjusted Glasses Could Be Boon to Africa", The New York Times, la 12-a decembro 2002
  6. angle Esther Addley. "Inventor's 2020 vision: to help 1bn of the world's poorest see better", The Guardian, la 22-an de decembro 2008.
  7. nederlande Technisch Weekblad (teknika semajnilo), 2010 no. 41, 16-a oktobro 2010, p. 2.
  8. nederlande https://www.focus-on-vision.org/focusspec_nl.php[rompita ligilo], retejo de la fondumo Focus on vision.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]