Orgenisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orgenisto ĉe la ludotablo
historia figuraĵo el la jaro 1568

Orgenisto estas muzikisto, kiu ludas orgenon kiel kromprofesia eklezimuzikisto aŭ ĉefprofesia „orgenisto kaj kantoro“, kiu orgendeĵoras lige kun aliaj muzikaj taskoj (kutime ĥordirektado).

Ĉefprofesiaj nuraj orgenistopostenoj ekz. en germanlingaj landoj maloftegas; ili ekzistas nur ĉe grandaj kaj transregione gravaj preĝejoj (ekz. Thomaskirche en Lepsiko, katedralo de Kolonjo, Frauenkirche en Dresdeno). En la katolika eklezio ekzistas por tio ekz. la katedralorgenisto, kiu krom sia agado kiel orgenisto por la paroko de la katedralo kune kun la katedralkapelestro respondecas por la muzika formado de la kapitulaj kaj pontifikaj mesoj. Pli kaj pli malofte kutimas honoroficaj orgenistoj. Serio da orgenisto krom la deĵoro dum la diservoj ankaŭ koncertas, aŭ ili ekas karieron kiel koncertorgenisto.

Ludi orgenon signifas, ke la orgenisto devas regi krom la per-mana manualludado (kiel konata de la piano ankaŭ la ludadon sur pluraj manualoj kaj aldone la pedalludado per la piedoj. Krome orgenisto konas la registroj de sia orgeno kaj ilia kunsondado, tiel ke li povas adekvate prezenti muzikaĵon per lerta elekto de la registrado. Ĉar orgeno kutime estas mekanika instrumento, baza scio pri orgenkonstruo kiel la agordado de unuopaj fajfiloj estas utilaj je la ĉiutaga traktado de la orgeno. Krome interfakaj konoj de la orgenmuziko kaj de la muzikteorio estas nepre necesaj, ĉar speciala arto de la orgenistoj estas la improvizado.

Orgenistoj, kiuj ofte ankaŭ eminentis kiel komponistoj, precipe en la mezgermana regiono dum la reformacio ludis gravan rolon en la muzikhistorio. En la 19-a jarcento estis precipe francaj komponistoj, kiuj verkis por orgeno. Komence de la 20-a jarcento Max Reger grave rolis en Germanio, kaj en la dua duono de la 20-a jarcento ekzistis serio da komponistoj de nuntempa muziko, kiuj ankaŭ estas orgenistoj kaj malkovras al si la orgenon kiel instrumento kun tute neelĉerpitaj eblecoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Konataj katedralorgenistoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]