Pedofilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pedofilio (el la greka pais „knabo, infano“ kaj filia „amikeco“) nomiĝas la primara erotika-seksa kliniĝo de plenkreskulo al personoj antaŭ la seksa matureco (infanoj). Homo kun tia kliniĝo estas pedofilo. Pedofilia konduto ĝenerale estas malakceptita de la socio. Seksa misuzo de infanoj (kiun povas fari eĉ nepedofiloj) estas en preskaŭ ĉiuj ŝtatoj de la mondo kondamnita surbaze de la punleĝaro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La esprimon enkondukis (kiel „Paedophilia erotica“) en 1886 la viena psikiatro Richard von Krafft-Ebing en sia verko Psychopathia sexualis.[1]

Oni skizas la sekvajn trajtojn de pedofilio:

  • La seksa interesiĝo trafas infanojn, kiuj estas antaŭ aŭ ĉe komenco de la pubereco
  • La seksa interesiĝo estas primara, do celas senescepte aŭ ĉefe infanojn
  • La seksa interesiĝo estas longdaŭra tiurilate

Oni nomas ankaŭ ofte la seksan misuzon de infanoj pedofilio, sed tiam temas nur ofte pri portempa seksa dekliniĝo kaj la primara seksa interesiĝo direktiĝas al plenkreskuloj.

Se la primara inklino celas junulojn (t. e. homojn post komenco de pubero), oni parolas pri efebofilio; se ĝi celas virajn junulojn, oni parolas pri pederastio.

Laŭ diversaj esploroj 12 - 32 % da viroj raportas seksan atraktivecon de infanoj aŭ havas reagon al seksaj stimuloj rilate al infanoj.[2]

La plej danĝerigita aĝo estas inter 4 kaj 14 jaroj kaj oni povas rimarki du pintojn: unu ĉe de 5 ĝis 6 jaroj, la alia ĉe 11 ĝis 12 jaroj.

Por la pedofiloj ofte sufiĉas la tuŝo, sento de la infano kaj ili evitas la rektan seksan kuniĝon (preferas masturbadon).

La moderna pedofilo serĉas "la viktimojn" per Interreto. Ofte okazas, ke la gepatroj mem sendas la infanojn al la pedofilo, kiu anoncas sin ekz. reklamisto, laboranta kun infanoj. Li ofte ofertas sufiĉe grandan sumon da mono (tiu sumo varias depende de la lando) por fotoj kun nudaj infanoj.

Kelkaj pedofiloj formas sekretan grupon per Interreto (krima asocio) kaj interŝanĝas pornografiaĵojn. Tio ne plu estas tre sekura metodo por ili, ĉar la landaj sekretaj servoj kontrolas la informfluon per ŝlosilvortoj kaj la interretaj servilposedantaj firmaoj devas atentigi la policon pri la kontraŭleĝaj enhavo de la paĝoj. Tiam la pedofiloj foje uzas anonimigajn servojn kaj ĉifradon por kaŝi sian veran identecon en la Interreto.

Seksa misuzo de infanoj estas grava problemo, ĉar la seksaj krimuloj vundas la integrecon de la infanoj misuzante sian povon. La infano bezonas por vivi la amon kaj protekton de la plenkreskulo. Tial infano foje eĉ vole akceptas seksajn agojn de la plenkreskulo aŭ eĉ mem proponas ilin, ĉar ĝi kredas, ke tiel ĝi povas al si certigi la amon kaj subtenon de la plenkreskulo. Tio memkompreneble ne estas vere libera decido de la infano, kaj plenkreskulo, kiu la seksan integrecon de infano ne respektas, pro tio praktike ĉie en la mondo estas leĝe persekutata.

Kuracado de pedofilio[redakti | redakti fonton]

Rilate al la jaro 2016 ankoraŭ ne estis konata certa metodo por kuraci pedofilion kaj tiel tute forigi ĝin. Kelkaj seksologoj, ekzemple Petr Weiss diras, ke sinakceptita nekrima pedofilo ne estas malsana laŭ difinoj de la 10-a versio de Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM-10 aŭ angle ICD-10).[3]

Por plibonigi vivon de pedofiloj kaj por certigi ilian minimuman danĝerecon oni ĝenerale sekvas du vojojn: subpremado de la seksa inklino (ekz. per medikamentoj aŭ per aliaj terapiaj metodoj) aŭ akcepto de pedofilio fare de la pedofilo mem kaj eklerno kiel vivi kun ĝi sen danĝero por ĉirkaŭaj homoj.[4] Precipe la dua metodo ne disponeblas en ĉiuj landoj je profesia nivelo.

Ĝenerala socio en pluraj landoj ne diferencas inter laboro kun (kaj eventuala "sanigado" de) misuzintoj de infanoj kaj "veraj" pedofiloj. La ĉefa celo en ambaŭaj kazoj estas, ke la homo ne plu ripetu la agon; sed maniero por labori kun ili devus estis diferenca, pro diferencaj motivoj de misuzintoj (kaj nepedofilaj kaj pedofilaj) unuflanke kaj de nekrimaj pedofiloj aliflanke.

Pedofilieca konduto inter pastroj[redakti | redakti fonton]

En la 2000-aj jaroj, la katolika eklezio multe suferis pro – plurfoje rekonitaj – "pedofiliaj" akuzoj (Usono, Aŭstrio, Germanio, Irlando). En Usono la eklezio eĉ pagis kompensan monon por la suferintoj, kio kaŭzis financajn malfacilaĵojn de la usona katolika eklezio. Ne estas klare, kial precipe la romkatolika eklezio suferis la akuzojn, sed menciindas, ke en tiu ĉi eklezio la pastroj ne rajtas edziĝi, kontraste al la plimulto da aliaj eklezioj. La dogmo de celibato, do vivi ĉaste, sen seksaj agoj sed laŭ la ideo ankaŭ sen seksaj fantazioj kaj inklinoj, fakte ĝuste celas la malon de seksa misuzo, sed sanktecan memkontenton sen ajna deziro kontentigi iujn seksajn instinktojn. Sed ŝajnas ke instinktoj forte movas la kondutojn de homoj, kaj malfacilas en sia vivo perfekte realigi la dogmon de celibato.

Persekutado[redakti | redakti fonton]

En 2019 en Germanio estis malkovrita la plej granda iam trovita reto de pedofiloj kun 30 mil anoj.

En arto[redakti | redakti fonton]

La romano "Lolita" de Vladimir Nabokov traktas 30-jaran viron kaj la objekton de lia sopiro, lian dekdujaran vicfilinon, kaj la pedofilan rilaton kiu disvolviĝas inter ili, laŭ kiu la filmo Lolita (1962) estis produktita. La romano "La morto en Venecio" de Thomas Mann traktas viron, kiu enamiĝas al adoleska knabo, sen ke disvolviĝus rilato inter ili. Dum la komenco de la 20-a jarcento, en la franca literaturo elstaris la romano Dédé.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Žák, Karel. [2012-05-04] “Definice”, Život a pocity nekriminálních pedofilů (ĉeĥe). Brno: Masarykova univerzita, p. 135. “Termín paedophilia erotica poprvé použil rakousko-německý psychiatr Richard Freiherr von Krafft-Ebing ve svém díle Psychopathia sexualis (1886) necelých 20 let po prvních pokusech o rozlišení heterosexuality a homosexuality jako vrozených sklonů (Kertbeny, 1869)”.
  2. Sexual Arousal and Arousability to Pedophilic Stimuli in a Community Sample of Normal Men (angle) (1995). Alirita 2016-12-04. “In recent studies, 12 to 32% of community college samples of men reported sexual attraction to children (B &R, 1989, H,G & C. 1990) or exhibited penile response to pedophilic stimuli (B&M, 1989, F et al, 1992, F&L, 1989, F & W, 1989).”.
  3. Žák, Karel. [2009-04-27] “Léčba”, Pedofilie (ĉeĥe). Brno: Masarykova univerzita, p. 78. “Připomeňme (viz kapitola 1.2.), že dle Weisse (2002) egosyntonní nekriminální pedofil není nemocný ve smyslu diagnózy (nemoci) pedofilie, jak ji popisuje MKN-10 nebo DSM-IV.”.
  4. Weiss, Petr. (1998) “Pedofilie”, Sex (ĉeĥe). Praha: Alberta Plus, p. 161 – 163. “Pedofilie je odchylka celoživotní a nevyléčitelná. To však neznamená, že ji nelze alespoň částečně potlačit. Existují v zásadě dva možné přístupy k léčbě. Tím prvním je hormonální terapie. Podáváním antiandrogenů, tedy látek snižujících hladinu mužského hormonu (testosteronu) v krvi, se potlačuje síla sexuálního puzení na takovou úroveň, kterou pacient dokáže zvládnout vlastní vůlí. Zásadní je však přístup psychoterapeutický, tedy vedení pacienta v rámci individuální nebo skupinové psychoterapie k přijetí vlastní odlišnosti, k poznání její nebezpečnosti pro okolí a nakonec i pro něho samotného, k rozpoznání rizikových situací spojenému s nácvikem dovedností jak se těmto situacím vyhnout.”.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Indagini sulla pedofilia nella Chiesa (Esploroj pri pedofilio en la Eklezio), pluraj aŭtoroj, Fede & Cultura, 2010. (En tiu mallonga verko oni esploras la oftecon de pedofiliaj pastroj precipe en Usono kaj trovas ke, la rilato celibato-pedofilio ne havas seriozan fundamenton, male ŝajnas estis kontraŭata: fakte la plejgranda parto de pedofiliaj perfortoj okazas (eĉ 98%) en familiaj kaj parencaraj grupoj ĉe kiuj ne mankas ebleco de seksrilatoj normalaj: geedzaj, prostituit(ina)j amoroj, ks. Krome, ne procente malpliofte okazas pedofilio en nekatolikaj eklezioj, kie la gedziĝeco estas normala.
  • Žák, Karel. [2009-04-27] Pedofilie (ĉeĥe). Brno: Masarykova univerzita.
  • Žák, Karel. [2012-05-04] Život a pocity nekriminálních pedofilů (ĉeĥe). Brno: Masarykova univerzita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]