Pilko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Futbalpilko
Akvopilko
Usona piedpilko
Bovlingopilkoj

Pilko estas plej ofte globoforma, elasta ludilo aŭ sportilo el ledo, kaŭĉukoplasto. Pilkoj konstruiĝas ĝenerale el aerplena ŝelo, kiu akiras globoformon nur post pumpado je certa premo (esceptoj estas la hokea kaj golfa pilkoj). Similaj sportiloj el malmola, kompakta materialo (ekz. lignoplasto) estas globoj (en kegloludobilardo). Pilkoj ankaŭ estas ĵongliloj.

Oni jam ekipis en la antikva erao pilkoludejojn en palacoj. Dum la jarcentoj oni elpensis multajn pilkoludojn. Por tiuj ludoj oni fiksis regulojn, kiun oni laŭ bezono precizigis.

Sporto Pezo en gramoj Ĉirkaŭmezuro en cm
Akvopilko 400 - 450 68 - 71
Basbalo 142 - 149 22,9 - 23,5
Biribalo 360 65
Bovlingo <7200 67,8
Ĉevalpilko 600 - 700 (futbalo gr. 4) 65
Futbalo 396 - 453 68 - 71
Golfo 45 - 48 12,6
Hokeo 156 - 163 23,0 - 23,5
Korbopilko 600 - 650 75 - 80
Kriketo 156 - 163 22
Manpilko 400 - 500 48 - 60
Pugnopilko 300-350 65 - 71
Rugbeo (ovoforma) 360 - 425 ---
Subakva rugbeo 2000 - 4000 49 - 54
Tabla teniso 2,4 - 2,5 11,4 - 12,1
Teniso 56,5 - 58,5 10 - 30
Tordopilko 1000 - 1500 65 - 70
Usona piedpilko
(ovoforma)
397 - 425 70,5-72,4 x 52,7-54,0

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]