Pinglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rondkapa pinglo

Pinglo estas fajna najlo, metala stangeto pinta ĉe unu ekstremo kaj provizita per kapo ĉe la alia. Pinglo uzatas por pike fiksi paperojn, ŝtofojn ktp. plejofte atendante kudradon.

Kutime pinglo estas el metalo, sed unuaj pingloj estis faritaj el ostojligno.

Ankaŭ samformaj juveloj kun ornamitaj kapoj nomiĝas pingloj.

Homfaritaj pingloj[redakti | redakti fonton]

Sendanĝeraj pingloj
Prempinglo

Naturaj pingloj[redakti | redakti fonton]

Abipingloj

Pinglo estas ankaŭ la samforma, maldika, iomete rigida, pinta folio de koniferoj ekz. de abio, piceo, lariko, pino. Tiu folio vivdaŭras ĝenerale 3-5 jarojn, malofte eĉ 10 (Araucaria imbricata).

La folio estas plata kun du paralelaj kanaloj ĉe abio aŭ kun centra ripo ĉe taksuso, angule rombeca ĉe piceo (pinus, larix) aŭ skvamoforma (Cupressus). En la folio troviĝas plej ofte unu vejno. La folioj staras unuope, duope aŭ plurope.

Proverboj kaj esprimoj[redakti | redakti fonton]

  • sidi sur pingloj - maltrankvile atendi la ĉeson de malkomforta aŭ embarasa situacio
  • kudriltrueto - "Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri la regnon de Dio." (biblio: Mat 19,24)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]