Platforma muelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tutbrika platforma muelejo De Blom, Amsterdam (Nederlando), 2006
Tutbrika platforma muelejo 't Slot, Gouda (Nederlando), julio 2004
platforma muelejo en Essen (Oldenburgio), Germanio

Platforma muelejo estas muelejo kiu devas esti sufiĉe alta, por ke la vento libere trafu la alojn en loko kun multe da obstakloj. Ĉirkaŭ la muelejo oni konstruis platformon por funciigi la muelejon. Ekde ĉi tiu platformo la muelisto turnas la ĉapon de la muelejo al la ventdirekto kaj surmetas la velojn. Pro tio platforma muelejo ankaŭ estas 'ĉapturnulo'.

Pro la konstruo malsupre estas granda spaco por eniri kun ĉevalo kaj ĉaro aŭ aŭtomobilo La soklo de platforma muelejo plejofte estas el brikoj, ekde la platformo supren ofte estas ligna konstruo.

Platformaj muelejoj plej ofte estas grenmuelejoj.

La plej alta muelejo de la mondo estas platforma muelejo, la alteco de unu el la kvin urbaj muelejoj de Schiedam (Nederlando) estas ĝis la plej alta pinto de la alo 45 m.