Poezia justo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poezia justo estas poezia rimedo en kiu virto estas fine premiata aŭ malvirto estas punata, ofte en moderna literaturo per ironia fatal-turniĝo intime rilata al la propra konduto de la karaktero. La limigo de poezio, prozo, kaj dramo, ke ili havu justecon originas en la Poetiko de Aristotelo. Aristotelo diras, ke poezio superas historion en tio ke ĝi montras tion, kio "devus aŭ devas" okazi, prefere al tio kio "ja" okazas.

Origino de la termino[redakti | redakti fonton]

La Angla dram-kritikisto Thomas Rymer inventis la terminon en La Tragedioj de la Lasta Epoko Konsiderataj (en:The Tragedies of the Last Age Considered) (1678) por priskribi kiel verko devus inspiri decan moralan konduton en ĝia aŭdantaro per la ilustrado de la venko de bono super malbono.

Historio de la nocio[redakti | redakti fonton]

La postulo je poezia justo interkonformas en la klasikaj (antikvaj) aŭtoritatoj kaj sin montas en Horacio, Plutarko, kaj Kvintiliano, do la vort-turniĝo de Rymer spegulas ordinaraĵon. Philip Sidney, en Defendo de Poezio (en:Defense of Poetry), argumentis, simile al Aristotelo, ke poezia justo estas, fakte, la motivo por permesi la ekziston de fikcio en civilizita lando.

Notinde, poezia justo ne simple postulas, ke malvirto puniĝu kaj virto premiiĝu, sed ankaŭ, ke konsekvenco venku. Ekzemple, se karakteron dominas avaro dum la plejo de romanco aŭ dramo, tiu karaktero ne povas iĝi malavara. La intrigo de teatraĵo, poemo, aŭ fikciaĵo devas obeii la regulojn de Aristotela logiko aldone al moraleco, kaj kiam la humur-teorio superregis, poezia justo estis parto de la pravigo de humur-dramoj. Dum la malfrua 17a jarcento, kritikistoj subtenantaj nov-klasikisman normon kritikis Ŝekspiron favore al Ben Jonson precize pri tio ke la karakteroj de Ŝespiro ŝanĝiĝas dum la daŭro de la dramo. Kiam Restaŭracia komedio, aparte, malrespektis poezian juston en tio ke ĝi premiis libertinojn kaj punis malspritajn moralistojn, okazis kontraŭreago favore (ĉefe) al dramo kun pli rigora morala konsevenco.

Literaturaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

En Hamleto (III.iv.207) de William Ŝekspiro la frazo, "For 'tis the sport to have the enginer / Hoist with his own petard." (Ĉar estas sporto havi la inĝenieron hisita per la propra petardo) ekzemplas poezian juston.

La Infero de Dante entenas multajn ekzemplojn de poezia justo.

En Travivista Tipo (en:Survivor Type) de Stephen King, iu senmorala senkonscienca kuracisto ŝipfiaskis sur sennutraĵan insulon. Pro siaj kontraŭleĝaj agadoj, li havas kun si valizon de heroino. Kiam li rompas sian maleolon, li uzas la heroinon kiel anestetiko, kaj poste fortranĉas la piedon kaj ĝin manĝas. Li daŭrigas fortranĉadi korpopartojn por prokrasti malsatmorton, kaj finfine fortranĉas la maldekstran manon. Tiupunkte finiĝas lia taglibro. Estas poezia justo ke la rimedoj kaj lertoj per kiuj li vivlonge damaĝis aliulojn nun fariĝas la instrumento de tia terura suferado al li mem.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La unua versio de ĉi tiu artikolo estas tradukita de la respektiva artikolo en la anglalingva Wikipidia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La Termino en Esperanto[redakti | redakti fonton]

 Bv. rigardi la diskut-paĝon.

Ŝablono:Lit-ĝermo