Postulato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Postulato estas tezo, pri kiu oni postulas, pro la bezono de la demonstrado, ke ĝi estu akceptata kiel vera, kvankam ne demonstrita.

Same kiel postulatoj, aksiomoj estas nepruveblaj asertoj. Historie la diferenco estis, ke aksiomojn oni konsideris memevidentaj, sed postulatojn ne. En nuntempa matematiko la distingo nebuliĝis, kaj oni ĝenerale uzas la du vortojn samsignife[1].

Multaj aksiomoj de Geometrio en la verko de Eŭklido - "Komencoj", estis nomitaj postulatoj. Oni nomas postulatoj ankaŭ aksiomojn kaj regulojn de formalaj sistemoj, t.e. de iuj teorioj priskribitaj per formala lingvo kaj bazitaj sur ia aksiomaro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marc Bavant: Matematika vortaro kaj oklingva leksikono, Eldonejo Kava-Pech; rimarko sub "Postulato"