Povumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Povo)

En fiziko, povumo (simbolo: P) povas esti aŭ mekanika, aŭ elektra aŭ optika.

Mekanika povumo[redakti | redakti fonton]

Mekanike, la povumo estas la kvanto da laboro W farita por unuo de tempo t. Eblas do vidi tion kiel fluon de energio, egale al rapido de ŝanĝo de energio en sistemo, definite per:

kie

La mezurunuo de povumo estas do energio dividite per tempo.

Povumo de forto[redakti | redakti fonton]

Se la aplika punkto de forto (en neŭtono) moviĝas laŭ momenta rapido (en metro/sekundo), tiam la momenta povumo estas (en vatoj):

Oni povas facile trovi tiun rezultaton per derivaĵo de la laboro de forto.

Povumo de momanto de forto[redakti | redakti fonton]

Se objekto rotacias sub la ago de momanto de forto (en neŭtono.metro) kaj turniĝas kun angula rapido (en radiano/sekundo), tiam la momenta povumo estas (en vatoj):

SI unuo[redakti | redakti fonton]

La unuo de povumo laŭ SI estas vato (W), kiu estas unu ĵulo por sekundo (J/s).

Ne-SI unuoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el ili estas:

Elektra povumo[redakti | redakti fonton]

Elektre, pri kontinuaj tensio kaj kurento la povumo P donita al aparato estas:

kiel

  • P estas la povumo, mezurata per vatoj (W)
  • U estas la tensio trans la aparato, mezurata per voltoj (V)
  • I estas kurento trairanta ĝin, mezurata per amperoj (A)

Se komponaĵo estas rezistilo, tiam veras la ĵula leĝo:

kie

Optika povumo[redakti | redakti fonton]

Diagramo de simpla optikilo: la ŝajna bildo estas pli granda ol la objekto.

Optike, la angula grandigeco G de optika sistemo (optikilo kiel konverĝa lenso, lupeo, mikroskopo) estas la kvociento de la angulo , laŭ kiu oni vidas tra la sistemo la ŝajnan longon L de objekto, per la angulo , laŭ kiu oni rekte vidas objekton de longo l sen la optikilo:

Kutime, oni proksimumas la angulojn per iliaj tangentoj:

(konsiderante, ke la okulo estas proksime de la ĉefa fokuso)

kie estas la ĉefa fokusa distanco;

kie estas la distanco inter la observantokulo, tielmaniere:

La povumo P de optika sistemo estas la kvociento de la angulo , laŭ kiu oni vidas objekton tra optikilo, per la longo l de tiu objekto:

la unuo de optika povumo laŭ SI estas radiano/metro.

Ju pli la angulo laŭ kiu oni vidas objekton estas granda, ju pli tamen tiu objekto estas malgranda, despli la povumo P estas granda. Oni kutime konsideras la aprioran povumon per la proksimuma valoro , do:

kies la mezurunuo estas la dioptrio;

esprimita ankoraŭ kiel funkcio de G:

Kutime la elektita valoro de d estas 25 cm (konsderata kiel la minimuma vido-distanco), do laŭ SI unuoj: