Puritanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Puritanoj)

Puritanismo estis reforma movado de diversaj grupoj de kristanoj en Anglio kaj Skotlando en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, postulantaj pli grandan purecon de la kristana doktrino.

Nuntempe oni foje uzas la vorton puritanismo kiel sinonimo de moralismo, ofte fie, ĉefe en la usona lingvuzo, por ĉio kaj ĉiu ŝajne "malvarma, anemia, etanima, mem-malkonfesa, hipokrita kaj venĝema"[1]

Johano Kalvino
Reprezento de puritanino

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 16-a jarcento, grava sektoro de la Eklezio de Anglio sentis ke la apartiĝo disde la Katolika Eklezio ne estis sufiĉe kompleta, kaj ke krome la Eklezio ankoraŭ tro proksimiĝis al la reĝa povo, kiu ne nepre sekvus la purecon de la doktrino.

Unu parto sekvis la instruojn de Johano Kalvino, kaj iliaj preĝejoj estis gvidataj de presbiteroj, kio donis al ili la nomon presbiteranoj. Alia grupo, nomataj kongregaciistoj, defendis la ekziston de kongregacioj sendependaj inter si.

Komence de la 17-a jarcento, la puritanoj alfrontiĝis al la oficiala Eklezio, kaj estis draste persekutitaj. Granda parto elmigris al Nova Anglio, en Norda Ameriko, kie ilia forte influis en la posta organizado kaj ideologio de la estonta Usono.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo puritano estis unue moknomo kontraŭ tiel opiniantaj laikoj kaj klerikoj kaj devenas de iliaj postuloj purigi la eklezion de papecaj, do rom-katolikaj doktrinoj.

Doktrino[redakti | redakti fonton]

La centra dogmo de puritanismo estis la suprega aŭtoritateco de Dio super la homaj aferoj. Krome, la puritanoj substrekis la fakton, ke la individuo devis esti reformita de la graco de Dio. Ĉiu persono, al kiu Dio montris mizerikordon, devas kompreni sian propran mankon de valoro kaj fidi je la fakto, ke la pardonon de Kristo jam ricevis, kaj pro tio, pro dankemo, devis sekvi vivon humilan kaj obeeman.

Aliaj elstaraj kredoj inkludas la jenon:

  • Emfazo sur la privata studo de la Biblio.
  • Deziro ke ĉiu atingu edukadon kaj klerigon (ĉefe por ke ĉiu legu la Biblion per si mem).
  • La pastreco de ĉiu kredanto.
  • Simpleco en adorado, ekskludo de solenaj vestaĵoj, skulptaĵoj, kandeloj, ktp.
  • Necelebrado de tradiciaj festoj kiujn ili konsideris malkongruaj kun la principoj pri adorado.
  • Kredo pri festigi nur la tagon de la resurekto de Jesuo, tio estas la dimanĉon, kiel ordonita en la dek reguloj.
  • Kelkaj aprobis la hierarkion de la Eklezio, sed aliaj klopodis reformi la ekleziojn episkopalajn laŭ la modelo presbitera. Kelkaj puritanoj separemaj estis presbiteraj, sed la plej parto estis kongregaciistoj.

Anoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. „often used as an epithet, or a shorthand way of signifying everything in the culture that is cold, bloodless, small-minded, self-denying, hypocritical, and vengeful“. Judith S. Graham: Puritan Family Life: The Diary of Samuel Sewall. Northeastern University Press, Boston 2000. P. 13