Rajto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rajto (komparu: angle right) estas la povo, pravigita de la leĝoj, statutojmoroj, plenumi agon, disponi kaj uzi aĵon aŭ postuli ion farendan aŭ ion malpermesi de/al aliulo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa divido de rajtoj estas inter rajtoj kun ekonomia enhavo kiel proprieto ( en la latina dominium), rericevi pruntaĵon, domon luitan, ktp kaj rajtoj sen ekonomia enhavo kiel rajto al nomo, imago, kaŝnomo ktp.

Alia ĝenerala divido estas inter absolutaj kaj relativaj rajtoj, depende de ĉu la rajtulo povas postuli ke ĉiuj socianoj ne perturbu sian rilaton kun la objekto de la rajto (proprieto, rajto pasi tra alies kampo ktp), au ke li povas peti ian agadon, fari aŭ ne fari, nur de iu aŭ iuj kiuj estas devigataj kontraŭ li (devo pagi prezon por aĉeto, devo al damaĝinto repagi iun pro farita damaĝo, ktp).

Tiu ĉi relativa rajto estas ankaŭ nomata "obligacio".

En la antikva romia juro, fama estas la difino de la juristo Gajo, laŭ kiu Obligatio est iuris vinculum quo necessitate adstringimur alicuius solvendae rei secundum nostrae civitatis iura:obligacio estas jura ligo, kiu nin devigas laŭ leĝoj de la urbo (ŝtato) pagi ion al iu.

Obligacioj naskiĝas de kontrakto, de kontraŭleĝaj faktoj aŭ de aliaj faktoj laŭleĝe, kiuj ĉiuj estas nomataj "fontoj de obligacioj".

Absolutaj rajtoj estas el du kategorioj: sen ekonomia enhavo (vidu supre) kaj rajtoj pri aĵoj (iura in re en la latina).

La rajtoj pri aĵoj estas el du ankoraŭ kategorioj: proprieto (ius in re propria, en la latina) kaj rajtoj pri alies aĵoj (iura in re aliena, en la latina).

Rajtoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri rajto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas. 
  • Citaĵo
     Kie regas la forto, tie rajto silentas. 
  • Citaĵo
     Leĝe kaj rajte. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-12.