Reflekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akva reflektiĝo de la alpa monto Materhorno

Reflekto (de la latina vorto reflectere: re-klini, re-turni) en fizika senco estas fenomeno, per kiu radio (luma, akustika, elektrona kaj simile) trafanta la surfacon de korpo, estas reflektata de ĉi tiu en direkto simetria al sia antaŭa rilate al la normalo al la surfaco. Se temas pri luma radio, por la rigardanto en la surfaco ekestas la impreso de spegula bildo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Se la surfaco estas glata aŭ kompare al la radia ondolongo malsignife malglata, validas la "leĝo de reflekto": radio, kiu alvenas en certa angulo de la surfaco, reflektiĝas de la surfaco en ekzakte la sama angulo. Se la surfaco malglatas, la lumo dise reflektiĝas kaj ofte priskribeblas per la fizila "radia leĝo de Lambert".

Retroreflekto estas la nomo por reflekto, kiu plejparte redirektiĝas al la direkto de la radia fonto.

Multaj historiaj kaj modernaj palacoj, monumentoj aŭ aliaj reprezentaj konstruaĵoj havas reflektobasenon, do areon plenan je akvo, kiu arkitekture tiel poziciiĝis, ke ĝi por la rigardantoj reflektas la bildon de la konstruaĵa fasado kaj pliimpresigas ties aspekton.

Si-o-se Pol, ponto de Esfahano (Irano).

En probabloteorio kaj stokastikaj procezoj, la principo de reflektado por Wiener-procezo deklaras, ke se la vojo de Wiener-procezo atingas valoron en tempo , tiam la posta vojo post tempo havas la saman distribuon kiel la reflektado de la posta vojo sur la valoro . Pli formale, la principo de reflektado rilatas al lemo koncerne la distribuadon de la suprema de la Wiener-procezo, ankaŭ nomita Browniana moviĝo. La rezulto rilatigas la distribuadon de la supremo de la Browniana movo al la tempo kun la distribuo de la procezo en tempo . Ĝi estas konsekvenco de la forta Markov-posedaĵo de Brownia moviĝo. [1]

Principo de la 90°-angula reflektilo: iu ajn estu la incida angulo de lumradio en ebeno orta al la ebenoj de la du speguloj, la reflekta radio estas paralela al la incida radio (iasence retroreflekto).
Reflekta angulo θr egalas incidan angulon θi,
θi = θr,
θt estas transmisiita refrakta angulo θt.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Reflekto de elektra ondo[redakti | redakti fonton]

Reflekto de sona ondo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jacobs, Kurt (2010). Stochastic Processes for Physicists: Understanding Noisy Systems (en angla). [S.l.]: Cambridge University Press. pp. Cambridge. ISBN 9781139486798. Konsultita la 27an de februaro 2018 ISBN=9781139486798