Riismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto riismo estas uzata por malsamaj aferoj[1]:

  • Uzado de la sekse neŭtrala pronomo ri, kiu estas diversforma kaj diverscela.
  • Riisma Esperanto de 1994, el dokumento kiu proponas la uzadon de pluraj reguloj (nur interalie troviĝas la uzado de ri).
  • J-riismo

Ĉi tiu artikolo nur temas pri la uzado de la pronomo ri, ĉar tiel la vorto riismo estas plej ofte komprenata.

Priskribo de la uzado de ri[redakti | redakti fonton]

Ri estas proponita pronomo por [2]:

  • Paroli pri persono, kies genron oni ne konas.
  • Paroli pri persono sen mencii ties genron, eĉ se oni konas ĝin. Ekzemple kiam genro tute ne utilas al diskuto.
  • Paroli pri persono, kiu identiĝas nek kun la ina nek kun la vira genro.

Ekzistas ankaŭ alia uzo de ri: sisteme anstataŭigi ĉiujn okazojn de li kaj ŝi, kiel skribite en la manifesto de Riisma Esperanto de 1994. Nuntempe nur malgranda proporcio de la uzantoj de ri sisteme uzas ĝin ankaŭ kiam oni parolas pri konata ina aŭ virseksa persono.

Kiam oni ne konas genron[redakti | redakti fonton]

"Mia amiko edziĝis, sed mi ne scias kun kiu. Mi esperas ke li estas feliĉa kun ri."

Ĉi tie, la genro de la persono kun kiu la amiko edziĝis ne estas konata. Oni povas supozi ke la amiko ne estas nepre malsamseksama, kaj povas edziĝi kun homoj de aliaj genroj.

Kiam oni ne volas mencii genron[redakti | redakti fonton]

"Mi konas iun, kiu diris ke ri ŝatas ananasajn picojn."

Ĉi tie, ri estas uzata por protekti la privatecon de tiu persono. Per la pronomoj li kaj ŝi, la alparolato havus pli da informoj, kaj povus pli facile diveni pri kiu persono tio temas.

"Kiam oni estas en rilato, oni amu rin senkondiĉe."

Ĉi tie, oni havas aserton pri amrilatoj ĝenerale. Ri emfazas ke ne gravas la sekso aŭ genro de la alia(j) por ke tiu aserto restas valida.

Kiam oni parolas pri iu kiu ne identiĝas ine aŭ virgenre[redakti | redakti fonton]

"Ri naskiĝis kun korpo, kiu ne klare aspektas ine nek virgenre. Ri mem preferas ne esti ligita al tiuj konceptoj."

"Ri estas hiĝro de Barato."

Ĉi tie, ri estas uzataj por homoj, kiuj ne apartenas al la genra duumo. Tio povas okazi pro persona decido, persona neidentiĝo, aŭ simple pro tio ke tiu persono vivas en socio kie estas pli ol du genroj.

Komparo al tradiciaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo kun ri[redakti | redakti fonton]

"La pirato serĉis iun trezoron, sed ri ne povis trovi ĝin."

Ĉi tie ri montras ke temas pri la pirato, kaj ke ties genro estas nekonata aŭ negrava.

Komparo kun li[redakti | redakti fonton]

"La pirato serĉis iun trezoron, sed li ne povis trovi ĝin."

Ĉi tie li estas uzata neŭtre. Sed uzi li tiel estas tre malofte en Esperanto nuntempe. Oni povas erare kredi ke temas pri virgenra pirato, kiam la genro reale povas esti ina.

Komparo kun ĝi[redakti | redakti fonton]

"La pirato serĉis iun trezoron, sed ĝi ne povis trovi ĝin."

Ĉi tie ĝi celas reprezenti homon. Sed ĝi estas multe pli ofte uzata por aĵoj. Oni povas erare kredi ke temas pri la trezoro.

Komparo kun tiu[redakti | redakti fonton]

"La pirato serĉis iun trezoron, sed tiu ne povis trovi ĝin."

Ĉi tie tiu celas montri iun. Uzi tiu sen tujposta o-vorto ofte temas pri persono. Sed pro iun trezoron en la antaŭa frazo, oni povas erare kredi ke tiu signifas tiu trezoro anstataŭ tiu persono.

Per la supraj ekzemploj, oni konstatas, ke ri postulas malpli da kunteksto por esti ĝuste komprenita. Tio okazas ĉar ri havas signifon pli precizan: ĝi povas reprezenti nur personon kaj ĝi ne mencias genron.

Ekzistas aliaj alternativaj netradiciaj pronomoj kun la samaj signifaj avantaĝoj, sed ili estas multe malpli uzataj.[3]

Rilate al neduumuloj[redakti | redakti fonton]

La pronomo ri estas defendata de homoj, kiuj agas por la rajtoj de neduumuloj.[4] Neduumuloj estas la homoj kiuj ne identiĝas kun la tradiciaj ina aŭ virgenra genroj. Ili ofte preferas esti priparolataj per seksneŭtralaj vortoj. Se oni uzas ĝitiu por paroli pri ili, tio kreas malegalecon, ĉar ili havas pli da risko esti konfuzita kun aĵo kompare al tiuj, kiuj estas priparolataj per liŝi.

La vorto ri helpas neduumulojn esti pli videblaj. En sociaj retoj, ĉefe junulaj kiel Telegram kaj Twitter, ili povas mencii la pronomon ri en sia nomo aŭ priskribo. Tio estas pli oportuna ol skribi "Mi estas neduumulo". La pronomo ankaŭ helpas ilin diskonigi sian genran (ne)identiĝon kadre de normalaj konversaciaj pere de la pronomo.

Historio de la vorto ri[redakti | redakti fonton]

Pro la malmultaj konsonantoj liberaj por krei novan pronomon, estas verŝajne ke ri estis elpensita plurfoje de malsamaj homoj je malsamaj momentoj.

La plej malnova mencio de ri kun teksta pruvo estas en artikolo de Ole Hagemann por la revuo Sekso kaj Egaleco de oktobro 1979 (de la paĝoj 4 al 6). Ĝi prezentis ri kiel pronomon komunan al seksoj, kaj proponas la uzadon de li kaj ŝi nur kiam preciza sekso gravas.[5]

Ekde novembro 2016 estas artikolo pri ri en la Reta Vortaro.[6]

Fruaj versioj de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), ekde la jaro 2003 aŭ pli frue, notis ke preskaŭ ĉiu libera konsonanto + "i" estas jam proponita kiel sekse neŭtrala pronomo, kaj ke ĉiuj tiaj proponoj estis senŝancaj ideoj sen praktikaj rezultoj.[7] Ekde 2015, PMEG specife menciis ri kiel la solan tian proponon, kiu iomete enuziĝis, sed la artikolo ankoraŭ malrekomendis ĝin kiel malmulte konatan vorton, kiu ne estis parto de normala Esperanto.[8] Ekde Aprilo 2019 PMEG ne plu malrekomendas ri; ĝi ricevis propran sekcion, kiu klarigas la diversajn manierojn, kiel ĝi estas efektive uzata, sen juĝoj pri uzindeco aŭ evitindeco.[9][10]

Uzado en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

La vorto estas populara dum junularaj internaciaj renkontiĝoj kiel Internacia Junulara Kongreso kaj Junulara E-Semajno.

Interrete[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas uzata ene de komunumoj, kiuj parolas pri genraj kaj amaj aferoj, sed ankaŭ ĉe aliaj kie troviĝas multaj GLAT-uloj. Bonaj ekzemploj de la uzado de ri troviĝas en la grupoj de Telegram Feminismo kaj egaleco[11] kaj GLAT-aj esperantistoj[12].

En lerniloj[redakti | redakti fonton]

La pronomo ri estas instruata de pluraj lernolibroj de Esperanto:

En kulturaĵoj[redakti | redakti fonton]

Registraĵo de la kanto Ri liberas.

Kontraŭoj al la uzado de ri[redakti | redakti fonton]

Kelkaj homoj akre reagas kiam ili vidas iun uzi la vorton ri. Ili havas plurajn argumentojn:

Malakcepta fundamentismo[redakti | redakti fonton]

"La vorto ri ne rajtas esti uzata, ĉar ĝi ne aperas en la Fundamento de Esperanto."

Kelkaj homoj pensas ke nur tiuj pronomoj rajtas ekzisti en la lingvo, sed aliaj homoj pensas ke la lingvo tute rajtas havi novajn se la bezono nature aperas ene de la Esperantistaro. Homoj ne konsentas pri tio, ĉu ĝi estas ne-Fundamenta aŭ kontraŭ-Fundamenta.

En la ekzercaro de la Fundamento mem aperas la pronomo ci, ne listigita en la dek ses gramatikaj reguloj de Esperanto: ĝi mencias nur li, ŝi, ĝi en la singularaj triapersonaj pronomoj. La lecionaro ne indikas ke nur tiuj pronomoj rajtas ekzisti, sed kelkaj homoj interpretas la liston kiel finitan. Aliaj diras ke ri ne povas esti kontraŭ-Fundamenta, ĉar ĝi nur aldonas ion al la Fundamento sed ne ŝanĝas la signifon de vorto, kiu estas en la Fundamento.

Laŭ Helmuto Velger la Fundamenta Gramatiko "celas komplete listigi la listigitajn elementojn, i.a. la literojn, la morfologion, la personajn pronomojn ...", kaj li konkludas: "La enkonduko de pliaj personaj pronomoj ne eblas per privata rekomendo; nur la Akademio de Esperanto rajtas enkonduki novajn personajn pronomojn per oficiala Aldono al la Fundamento."[15]

Cyril Brosch resendas al la – laŭ li en Regulo 5 de la Fundamenta Gramatiko – celita pleneco de la pronomlisto plus ci, kiu aperas en la Fundamenta Ekzercaro kaj Universala Vortaro, kaj li konkludas: "Tial la normo maleksplice malpermesas pliajn personajn pronomojn - ili bezonas specialan Akademian aprobon", kaj li mencias ri, kiel ekzemplon.[16]

Risko de miskompreno de la vorto[redakti | redakti fonton]

"La avantaĝoj ne estas sufiĉe grandaj kompare al la risko de miskompreno pro nekono."

Por ili, la tradiciaj pronomoj sufiĉe bone kovras la perceptitajn bezonojn de ri. Ne ĉiuj Esperantistoj konas la vorton ri, ĉar ĝi tre ofte ne estas instruata fare de kursoj. Plia vorto estus plia laboro por komencantoj. Do kelkaj el ili volas ke homoj kiuj uzas ri ĉesu. Tio ofte estas perceptata kiel maltoleremo, ĉar ne ĉiuj homoj havas la samajn lingvajn bezonojn. ri estas ofte uzata kaj komprenata ene de komunumoj, kiuj parolas pri genro, kiel komunumoj pri genra egaleco aŭ GLAT.

Oni memoru ke ĉiu Esperantisto havas malkompletan bildon de la diverseco de la Esperantistaro. ri estas sufiĉe konata kaj komprenata ene de la Esperantistaj komunumoj, kiuj uzas ĝin. Do la argumento de miskompreno pro nesufiĉa ofteco ne valoras ene de tiuj komunumoj. Ekster tiuj komunumoj, ri ofte ne estas konata, kaj homoj devas uzi vortaron se fraza kunteksto ne sufiĉas por dedukti la signifon.

Sona simileco inter r kaj l[redakti | redakti fonton]

"Homoj, kiuj ne bone distingas la sonojn de r kaj l povas erari kaj krei miskomprenojn."

Kelkaj lingvoj kiel la mandarena kaj la japana ne distingas inter r kaj l. Komencantoj de tiuj lingvoj povas erare diri li kiam ili volis diri ri, kio perdigas la avantaĝon de ri rilate al sengenreco.

Aliflanke, lernantoj de Esperanto ĉiuokaze devas lerni distingi r kaj l, ekzemple por distingi vortojn kiel lito kaj rito, aŭ kiel lano kaj rano.

Duumeca pensmaniero[redakti | redakti fonton]

"Personoj estas aŭ inaj, aŭ virgenraj, kaj la lingvo reflektu tion."

Kelkaj homoj kontraŭas la koncepton de neduumeco, kaj pensas ke ĉiuj homoj estas aŭ iĉaj, aŭ inaj. Ili do kontraŭas la uzadon de ri ĉar ili vidas ĝin kiel simbolon de identiĝo por sengenraj kaj neduumaj personoj. Per la lingvo, ili volas trudi sian vidpunkton de homa socio al aliaj, kvankam la pronomo ri havas aliajn utilojn.

Kontraŭado de ĉiama uzado de ri[redakti | redakti fonton]

La sekva argumento rilatas nur al ĉiama anstataŭigo de li kaj ŝi per ri, kaj kutime estas vortumita fare de personoj, kiuj ja subtenas la uzadon de ri por neduumuloj:

"Pronomo estas parto de persona genra identiĝo, kaj sisteme rifuzi uzi genran pronomon kiel ŝi kaj li povas esti perceptata kiel malrespekto."

La ideo ĉi tie estas, ke same kiel estas malrespekte uzi sekse markitan pronomon kiel ŝili por neduumulo, tiel ankaŭ estas malrespekte uzi la seksneŭtralan pronomon ri por ino aŭ iĉo. La situacio tamen ne estas tiel simetria, kiel ĉi tiu argumento ŝajnigas: La kutimaj signifoj de ŝi kaj li estas 'tiu ino' kaj 'tiu iĉo', do uzante tiajn pronomojn por neduumuloj, oni atribuas al ili econ (inecon aŭ iĉecon), kiun ili ne havas. Dume, la origina kaj daŭre kutima signifo de ri estas 'tiu persono', do uzante ĝin por ino aŭ iĉo, oni ne atribuas al tiu neduumecon, sed nur personecon.

Kelkaj defendas la argumenton per la argumento, ke intertempe la signifo de ri ŝanĝiĝis al 'tiu neduumulo', ĉar la vorto estas plej ofte uzata por neduumuloj. Tamen multaj uzantoj de ri ankaŭ uzas ĝin por paroli pri nespecifa persono de nekonata sekso, kaj en tiu ofta uzado ĝi daŭre havas la originan signifon 'tiu persono'. Tiuj, kiuj sisteme uzas ri anstataŭ ŝi kaj li simple aplikas tiun originan kaj ĉiuokaze daŭre ekzistantan signifon ankaŭ al situacioj, kiam oni parolas pri specifa persono de konata duuma sekso.

Deklaro de la Akademio de Esperanto kun rilato al ri[redakti | redakti fonton]

La Akademio de Esperanto publikigas en "OFICIALAJ INFORMOJ Numero 33 – 2021 03 15" deklaron[17]

»Pri ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj

La 15an de marto 2021, per 35 jesaj voĉoj, neniu nea voĉo kaj 1 sindeteno, el 41 nuntempaj Akademianoj, la Akademio aprobis la jenan deklaron proponitan de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro:

“La Akademio de Esperanto deklaras, ke ĝi nun ne alprenas starpunkton pri la uzindeco de ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj (kiel ekzemple ri aŭ ŝli), kaj decidis ne okupiĝi pri tiu temo dum almenaŭ dek jaroj”.

La estraro de la Akademio de Esperanto: Probal Dasgupta, prezidanto; Brian Moon, vicprezidanto; Otto Prytz, vicprezidanto; François Lo Jacomo, sekretario.«

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Markos Kramer kaj Luko Cerante. J-riismo: riismo sen problemaj signifoŝovoj. Egalecen. Arkivita el la originalo je 2018-12-23. Alirita 2018-12-23. “Ekzistas ankaŭ aliaj (ekzemple pli moderaj) interpretoj de riismo. Tamen ĉi tiu artikolo ne celas doni plenan superrigardon super tiuj diversaj ekzistantaj riismoj, sed anstataŭe celas proponi novan formon de riismo kaj kompari ĝin kun unu el la plej konataj ekzistantaj formoj de riismo.”.
  2. Markos Kramer. Esperanto kaj sekso. Lingva kritiko. Arkivita el la originalo je 2018-12-23. Alirita 2018-12-23. “Ekzistas tri malsamaj proponoj pri tio, kiel oni uzu li kaj ŝi apud ri”.
  3. Markos Kramer. Esperanto kaj sekso. Lingva kritiko. Arkivita el la originalo je 2018-12-23. Alirita 2018-12-23. “Kelkaj proponis la pronomon gi anstataŭ ri kiel sekse neŭtralan pronomon. Malsame al ri, gi ŝajnas tute ne-uzata.”.
  4. Paulína Kožuchová. Kial iĝi riisto. Egalecen. Arkivita el la originalo je 2018-12-23. Alirita 2018-12-23. “Mi ege subtenas egalecon de inoj kaj iĉoj, sed tamen ĉi tiu kialo ne sufiĉis por konvinki min. Kio do ja konvinkis min? Estis pensoj pri homoj kies genra identeco estas alia ol ina aŭ iĉa, kaj pri homoj kies seksa orientiĝo ne estas aliseksema.”.
  5. Ole Hagemann. Egaleco kaj la Internacia Lingvo. Sekso kaj Egaleco. Arkivita el la originalo je 2018-12-23. Alirita 2018-12-23. “La komunseksa pronomo ri montras nur personon kaj per tio plene vivtenos la utilan distingon inter personoj kaj aĵoj”.
  6. Artikolo pri ri en ReVo
  7. Arĥivaĵo de la paĝo "Tria persono" en PMEG, versio el la 27-a de februaro 2003
  8. Arĥivaĵo de la paĝo "Tria persono" en PMEG, versio el la 3-a de majo 2015
  9. Klarigo pri versio 15.0.4 de PMEG
  10. Sekcio pri ri en PMEG, nuna versio
  11. Feminismo kaj egaleco. “Diskut- kaj subtengrupo por egalrajtemaj homoj.”.
  12. 🏳‍🌈 GLAT-aj esperantistoj 👬👭. “por gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj kaj transgenraj esperantistoj.”.
  13. Egalecen. Arkivita el la originalo je 2018-11-27. Alirita 2018-12-23.
  14. Beletra Almanako 21.
  15. "Kontribuoj al la norma esperantologio. Enkonduko · Ekspertizetoj · Kritikoj". Helmuto Velger. Februaro 1994. info-servo r. a.
  16. Cyril Brosch: "Jurscienca aliro". En: Aliroj al esperanto.
  17. Akademio de Esperanto OFICIALAJ INFORMOJ Numero 33 – 2021 03 15 Pri ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]